↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 24

1 La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj,
starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam
Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan,
filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo
kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en
Babelon. 2 Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la
figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre
malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi. 3 Kaj la
Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:
Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre
malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin manĝi. 4
Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Tiele diras
la Eternulo, Dio de Izrael: Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi
distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis
de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean; 6 kaj Mi direktos sur ilin
Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en ĉi tiun landon,
kaj Mi aranĝos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elŝiros. 7
Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la
Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili
konvertiĝos al Mi per sia tuta koro. 8 Sed koncerne la malbonajn
figojn, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco, tiele diras
la Eternulo: Al ili Mi similigos Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj
liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en
ĉi tiu lando kaj kiuj loĝas en la lando Egipta; 9 kaj Mi donos al
ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros
ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur
ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin; 10 kaj Mi sendos sur ilin
glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando,
kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.


Sekva Ĉapitro →