↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 23

1 Ve al la paŝtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la ŝafojn de
Mia paŝtataro! diras la Eternulo. 2 Tial tiele diras la Eternulo,
Dio de Izrael, pri la paŝtistoj, kiuj paŝtas Mian popolon: Vi
diskurigis Miajn ŝafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin;
jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo. 3
Sed Mi kolektos la restaĵon de Miaj ŝafoj el ĉiuj landoj, kien Mi
dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian paŝtejon; kaj ili
donos fruktojn kaj multiĝos. 4 Kaj Mi starigos super ili
paŝtistojn, por ke ili paŝtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne
tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David
markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta, kaj li
farados juĝon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda
estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere; kaj jen estas la nomo,
per kiu oni lin nomos: La Eternulo estas nia justeco. 7 Pro tio
jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas
la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 8
sed: Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la
domo de Izrael el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Mi
dispelis ilin; kaj ili ekloĝos en sia lando.

9 Pri la profetoj. Disŝiriĝas en mi mia koro, ĉiuj miaj ostoj
tremas; mi fariĝis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino,
antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Liaj sanktaj vortoj. 10 Ĉar la lando
estas plena de adultuloj, ĉar la lando ploras de malbeno; sekiĝis
la paŝtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto
estas en malvereco. 11 Ĉar profeto kaj pastro hipokritas; eĉ en
Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo. 12 Pro
tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo: ili glitos
tie kaj falos; ĉar Mi venigos sur ilin malfeliĉon en la jaro,
kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo. 13 Ĉe la profetoj de
Samario Mi vidis stultecon: ili profetis en la nomo de Baal, kaj
erarigis Mian popolon Izrael; 14 sed ĉe la profetoj de Jerusalem
Mi vidis ion teruran: ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj
subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu
sin de sia malboneco; ili ĉiuj fariĝis por Mi kiel Sodom, kaj la
loĝantoj de la urbo kiel Gomora.

15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj: Jen Mi
manĝigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan;
ĉar de la profetoj de Jerusalem disvastiĝas malpieco en la tuta
lando. 16 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn
de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili
predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo. 17
Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos
paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili
diras: Ne trafos vin malfeliĉo. 18 Sed kiu staris en la konsilo
de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian
vorton kaj komprenis? 19 Jen eliros ventego de la Eternulo en
kolero, ventego turniĝanta; ĝi falos sur la kapon de la
malpiuloj. 
20 Ne kvietiĝos la kolero de la Eternulo, ĝis Li estos
farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en
la tempo estonta vi tion komprenos. 21 Mi ne sendis tiujn
profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili
profetas. 22 Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili aŭdigus
Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona
vojo kaj de iliaj malbonaj agoj. 23 Ĉu Mi estas nur Dio de
proksime? diras la Eternulo; ĉu Mi ne estas ankaŭ Dio de
malproksime? 24 Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie
Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigas la ĉielon
kaj la teron? diras la Eternulo. 25 Mi aŭdas, kion diras la
profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi
sonĝis, mi sonĝis. 26 Kiel longe tio daŭros en la koro de la
profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia
koro? 27 Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon
per siaj sonĝoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same,
kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal. 28 Profeto, kiu
vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto,
raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno?
diras la Eternulo. 29 Ĉu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la
Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?

30 Tial jen Mi turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la
Eternulo, kiuj ŝtelas Miajn vortojn unu de la alia. 31 Jen Mi
turnos Min kontraŭ la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas
sian propran parolon, kaj diras: Li diris. 32 Jen Mi turnos Min
kontraŭ tiujn, kiuj profetas malverajn sonĝojn, diras la
Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj
mensogaĵoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj
ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al ĉi tiu popolo
nenian utilon, diras la Eternulo. 
33 Se ĉi tiu popolo aŭ profeto
aŭ pastro demandos vin, dirante: Kia estas la ŝarĝo de la
Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon: Mi forlasos vin,
diras la Eternulo. 34 Kaj se iu el la profetoj aŭ pastroj aŭ el
la popolo diros: Ŝarĝo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj
lian domon. 35 Nur tiel diru ĉiu al sia proksimulo kaj ĉiu al sia
frato: Kion respondis la Eternulo? aŭ: Kion diris la Eternulo? 36
Kaj la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu
homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la
vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio. 37
Tiele diru al la profeto: Kion respondis al vi la Eternulo? kion
diris la Eternulo? 38 Sed se vi diros: Ŝarĝo de la Eternulo, tiam
tiele diras la Eternulo: Ĉar vi eldiris tiujn vortojn: Ŝarĝo de
la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la
esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo: 39 tial jen Mi tute forlasos kaj
forpelos de antaŭ Mia vizaĝo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al
vi kaj al viaj patroj; 40 kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj
eternan malhonoron, kiu ne forgesiĝos.

Sekva Ĉapitro →