↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 22

1 Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo,
kaj diru tie jenon: 2 diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho
reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj
servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj. 3 Tiele
diras la Eternulo: Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la
mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ
vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko. 4 Ĉar se
vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo
irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur
ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.
5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam--Mi ĵuras per Mi, diras
la Eternulo--ĉi tiu domo fariĝos ruino. 6 Ĉar tiele diras la
Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi
Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj
ne loĝataj. 7 Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj
bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en
fajron. 8 Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili
diros unu al la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu
granda urbo? 9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la
interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj
dioj kaj servis al ili.

10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte
pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la
landon de sia naskiĝo. 11 Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum,
filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija
kaj foriris de ĉi tiu loko: Li ne plu revenos ĉi tien; 12 sed sur
la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos,
kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos.

13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn
ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane
kaj ne donas al li lian prolaboran pagon; 14 kiu diras: Mi
konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas
al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per
cinabro. 15 Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo?
via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj
juste, kaj tiam estis al li bone. 16 Li juĝadis la aferojn de
premito kaj malriĉulo, kaj tiam estis bone. Ĉu ne tio signifas
koni Min? diras la Eternulo. 17 Sed viaj okuloj kaj via koro
celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango,
faradon de rabado kaj de premado. 18 Tial tiele diras la Eternulo
pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos
pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:
Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo! 19 Per enterigo de azeno li estos
enterigita: oni trenos lin kaj ĵetos malproksimen de la pordegoj
de Jerusalem.

20 Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Baŝan laŭtigu vian
voĉon, kaj kriu de Abarim; ĉar disbatitaj estas ĉiuj viaj
amantoj. 21 Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraŭ en bona
stato, sed vi diris: Mi ne volas aŭskulti. Tia estis via konduto
detempe de via juneco, ke vi ne aŭskultis Mian voĉon. 22 Ĉiujn
viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en
kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj
malbonagoj. 23 Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter
cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel
doloroj de naskantino! 24 Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se
Konja, filo de Jehojakim, reĝo de Judujo, eĉ estus sigelringo sur
Mia dekstra mano, eĉ de tie Mi vin deŝirus. 25 Kaj Mi transdonos
vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon
de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de
Babel, kaj en la manon de la Ĥaldeoj. 26 Kaj Mi ĵetos vin, kaj
vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne
naskiĝis; kaj tie vi mortos. 27 Sed en la landon, kien ili tre
dezirus reveni, tien ili ne revenos. 28 Ĉu ĉi tiu homo, Konja,
estas objekto malestimata, forpuŝita? ĉu li estas vazo neamata?
kial ili estas forĵetitaj, li kaj lia idaro, ĵetitaj en landon,
kiun ili ne konis? 29 Ho tero, tero, tero! aŭskultu la vorton de
la Eternulo! 30 Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon
kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo;
ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ
regos iam en Judujo.

Sekva Ĉapitro →