↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 21

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam
la reĝo Cidkija sendis al li Paŝĥuron, filon de Malkija, kaj la
pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri: 2 Volu demandi pri ni
la Eternulon, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, militas kontraŭ
ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al ĉiuj Liaj
mirakloj, kaj tiu foriros de ni.

3 Kaj Jeremia diris al ili: Tiele diru al Cidkija: 4 Tiele diras
la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj
estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraŭ la reĝo de
Babel, kaj kontraŭ la Ĥaldeoj, kiuj sieĝas vin ekstere de la
murego, kaj Mi kolektos ilin meze de ĉi tiu urbo. 5 Kaj Mi
batalos kontraŭ vi per mano etendita kaj per forta brako, en
kolero, furiozo, kaj granda indigno. 6 Kaj Mi frapos la loĝantojn
de ĉi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili
mortos. 7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de
Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en
ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato,
Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la
manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras
ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne
indulgos, kaj ne kompatos. 8 Kaj al ĉi tiu popolo diru: Tiele
diras la Eternulo: Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon
de morto: 9 kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de
malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la
Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos
lia akiro. 10 Ĉar Mi turnis Mian vizaĝon kontraŭ ĉi tiun urbon
por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la
reĝo de Babel ĝi estos transdonita, kaj li forbruligos ĝin per
fajro.

11 Kaj koncerne la domon de la reĝo de Judujo aŭskultu la vorton
de la Eternulo: 12 Domo de David! diras la Eternulo: Frue matene
faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia
kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj
tiel, ke neniu povos ĝin estingi. 13 Jen Mi iras kontraŭ vin, kiu
staras en la valo, roko sur la ebenaĵo, diras la Eternulo,
kontraŭ vin, kiuj diras: Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn
loĝejojn? 14 Kaj Mi punos vin laŭ la fruktoj de viaj agoj, diras
la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en ĝia arbaro, por ke ĝi
ekstermu ĝian tutan ĉirkaŭaĵon.

Sekva Ĉapitro →