↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 20

1 Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la
domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan, 2
Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu
estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo.
3 La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam
Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-
ĉirkaŭe. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro
por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de
siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi
transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en
Babelon kaj mortigos ilin per la glavo. 5 Kaj la tutan havon de
ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn
kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la
manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos
ilin en Babelon. 6 Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo
iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi
estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis
malvere.

7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min;
Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto
de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min. 8 Ĉar de la tempo, kiam mi
ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la
Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado. 9
Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en
Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro,
penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu
povis elteni. 10 Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj
minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun
mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos
lin kaj venĝos al li. 11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel
potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili
estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la
honto estos eterna, ne forgesiĝos. 12 Ho Eternulo Cebaot, kiu
elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi
vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.
13 Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la
animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.

14 Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu
mia patrino min naskis, ne estu benita. 15 Malbenita estu la
homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas
naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon. 16 Tiu
homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis;
li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze. 17 Kial mi ne
estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj
ŝia ventro restu graveda por ĉiam? 18 Kial mi eliris el la utero,
por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu
en honto?

Sekva Ĉapitro →