↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 19

1 Tiele diris la Eternulo: Iru kaj aĉetu argilan kruĉon de
potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejaĝuloj de la popolo kaj
el la plejaĝuloj de la pastroj, 2 iru en la valon de la filo de
Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie
la vortojn, kiujn Mi diros al vi. 3 Kaj diru: Aŭskultu la vorton
de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem!
tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur
ĉi tiun lokon tian malfeliĉon, ke al ĉiu, kiu aŭdos pri ĝi,
eksonoros liaj oreloj. 4 Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj
malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj,
kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj
plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj; 5 kaj konstruis
altaĵojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al
Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio eĉ ne venis en
Mian kapon: 6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam
oni jam nomos ĉi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de
Hinom, sed valo de mortigado. 
7 Kaj Mi detruos sur ĉi tiu loko la
planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo
antaŭ iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj serĉas ilian
animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel manĝaĵon al la birdoj
de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero. 8 Kaj Mi faros ĉi tiun
urbon dezerto kaj mokataĵo; ĉiu, kiu preterpasos ĝin, miros kaj
mokos ĉiujn ĝiajn frapojn. 9 Kaj Mi manĝigos al ili la karnon de
iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj ĉiu manĝos la
karnon de sia proksimulo, dum la sieĝo, kaj en la premado, per
kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la serĉantoj de iliaj animoj.
10 Kaj disrompu la kruĉon antaŭ la okuloj de tiuj viroj, kiuj
venis kun vi; 11 kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot:
Tiele Mi disrompos ĉi tiun popolon kaj ĉi tiun urbon, kiel oni
disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita; kaj
oni enterigos en Tofet, ĉar ne ekzistos alia loko por enterigado.
12 Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj
loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet. 13 Kaj la
domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos
malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni
incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al
aliaj dioj.

14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por
profeti; kaj li stariĝis sur la korto de la domo de la Eternulo,
kaj diris al la tuta popolo: 15 Tiele diras la Eternulo Cebaot,
Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn
ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar
ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.

Sekva Ĉapitro →