↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 16

1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ne prenu
al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur ĉi tiu loko.
3 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj
naskiĝas sur ĉi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin,
kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en ĉi tiu lando: 4 Per
diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek
enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de
glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo
por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero. 
5 Ĉar
tiele diras la Eternulo: Ne eniru en la domon de plorado, ne iru
funebri, kaj ne konsolu ilin; ĉar Mi forprenis de tiu popolo Mian
pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton. 6
Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne
estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si tranĉojn
nek kalvaĵon pro ili. 7 Oni ne disdonos inter ili panon de
funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos
al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino. 8
Ankaŭ en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por manĝi
kaj trinki. 
9 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:
Jen Mi forigos de ĉi tiu loko antaŭ viaj okuloj kaj dum via vivo
la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj
la voĉon de fianĉino. 10 Kiam vi diros al tiu popolo ĉiujn ĉi
tiujn vortojn, kaj ili diros al vi: Pro kio la Eternulo eldiris
pri ni tiun tutan grandan malfeliĉon? kia estas nia krimo, kaj
kia estas nia peko, kiun ni pekis antaŭ la Eternulo, nia Dio?--
11 tiam diru al ili: Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras
la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorkliniĝis
al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis; 12 kaj
vi agas ankoraŭ pli malbone ol viaj patroj, kaj ĉiu el vi sekvas
la obstinecon de sia malbona koro, ne aŭskultante Min; 13 tial Mi
elĵetos vin el ĉi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj
patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, ĉar Mi ne
donos al vi indulgon.

14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu
diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la
lando Egipta; 15 sed: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la
Izraelidojn el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Li
dispelis ilin; ĉar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi
donis al iliaj patroj. 16 Jen Mi sendos multe da fiŝkaptistoj,
diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da
ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto, de ĉiu monteto, kaj el la
fendoj de la rokoj. 17 Ĉar Miaj okuloj vidas ĉiujn iliajn vojojn;
ili ne estas kovritaj antaŭ Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas
kaŝitaj antaŭ Miaj okuloj. 18 Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj
malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian
landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj
ili plenigis Mian heredaĵon. 19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia
fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos
nacioj de la randoj de la tero, kaj diros: Nur malverajn diojn
heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio. 20
Ĉu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj. 21 Tial jen
Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj
Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.

Sekva Ĉapitro →