↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 15

1 Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj
Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin
de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru. 2 Kaj se ili diros al vi: Kien
ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas
destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita
por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la
malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por
kaptiteco, tiu iru en kaptitecon. 3 Mi punos ilin per kvar
specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj,
por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por
formanĝi kaj ekstermi. 4 Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj
regnoj de la tero, pro Manase, filo de Ĥizkija, reĝo de Judujo,
pro tio, kion li faris en Jerusalem. 5 Ĉar kiu kompatos vin, ho
Jerusalem, kaj kiu afliktiĝos pri vi? kiu sin turnos, por demandi
pri via farto? 6 Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris
malantaŭen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin;
Mi laciĝis de kompatado. 7 Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la
pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon;
kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo. 8 Mi faros, ke da
vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro; en ilian
ĉefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la
tago; Mi ĵetos sur ĝin subite timon kaj teruron. 9 Naskintino de
sep infanoj estas senforta, eliras ŝia animo; subiras ŝia suno,
kiam estas ankoraŭ tago; ŝi estas kovrita de honto kaj de
malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaŭ
iliaj malamikoj, diras la Eternulo.

10 Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ
kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne
pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min
malbenas. 11 La Eternulo diris: Mi liberigos vin por bono, Mi
helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraŭ
la malamiko.

12 Ĉu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro? 13 Vian
riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago,
pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj. 14 Kaj Mi transirigos vin
al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; ĉar fajro, kiu
ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.

15 Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj venĝu
pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min;
sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron. 16 Kiam mi trovis Viajn
vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj
gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo,
Dio Cebaot. 17 Mi ne sidis en interkonsiliĝo de mokantoj kaj ne
ĝojis kun ili; mi sidis solece antaŭ Via mano, ĉar Vi plenigis
min per indigno. 18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo
tiel malfacila, ke ĝi ne povas resaniĝi? Vi fariĝis por mi kiel
malaperanta fonto de akvo nefidebla.

19 Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove
starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon,
vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al
ili. 20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran
muron; ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas
kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo. 21 Mi savos
vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de
tiranoj.

Sekva Ĉapitro →