↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 17

1 La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per
diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de
iliaj altaroj. 2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj
iliajn sanktajn stangojn ĉe la verdaj arboj sur la altaj
montetoj. 3 Ĉu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj ĉiujn
viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altaĵojn pro la
pekoj en ĉiuj viaj limoj. 4 Kaj vi estos elpuŝita el la heredaĵo,
kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en
lando, kiun vi ne konas; ĉar vi ekbruligis fajron de Mia kolero,
ĝi flamos eterne.

5 Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas
homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de
la Eternulo. 6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne
vidos, kiam venos bono; li loĝos sur sunbruligita loko, en lando
senfrukta kaj ne loĝata. 7 Benita estas la homo, kiu fidas la
Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo,
plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne
timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en
tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn. 9 Malica
estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni? 10 Sed Mi,
la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por
redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj. 11
Perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis; tia estas tiu, kiu
akiras riĉecon per rimedoj maljustaj: en la mezo de sia vivo li
ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo.

12 Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de
tempo antikva. 13 Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj
forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur
la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj
mi estos savita; ĉar Vi estas mia gloro. 15 Jen ili diras al mi:
Kie estas la vorto de la Eternulo? ĝi plenumiĝu. 16 Sed mi ne
forklinis min de tio, esti paŝtisto laŭ Via montro; la tagon de
malfeliĉo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia buŝo,
tio estis ĝusta antaŭ Via vizaĝo. 17 Ne estu por mi terura, Vi,
mia rifuĝejo en la tago de mizero! 18 Miaj persekutantoj estu
hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu;
venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.

19 Tiele diris al mi la Eternulo: Iru kaj stariĝu en la pordego
de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la
reĝoj de Judujo, kaj en ĉiuj pordegoj de Jerusalem; 20 kaj diru
al ili: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo,
kaj ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kiuj iras tra ĉi
tiuj pordegoj. 21 Tiele diras la Eternulo: Gardu viajn animojn,
kaj ne portu ŝarĝojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra
la pordegoj de Jerusalem; 22 kaj ne elportu ŝarĝon el viaj domoj
en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon
sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj. 23 Sed ili ne aŭskultis
kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne
aŭskulti kaj por ne akcepti moralinstruon. 24 Se vi aŭskultos
Min, diras la Eternulo, kaj ne portos ŝarĝon tra la pordegoj de
ĉi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan,
farante en ĝi nenian laboron: 25 tiam tra la pordegoj de ĉi tiu
urbo irados reĝoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David,
veturantaj sur ĉaroj kaj ĉevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj
kaj la loĝantoj de Jerusalem, kaj ĉi tiu urbo estos loĝata
eterne. 26 Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la
ĉirkaŭaĵoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenaĵo,
de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj buĉoferojn
kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de
la Eternulo. 27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon
sabatan kaj ne portu ŝarĝon, irante tra la pordegoj de Jerusalem
en la tago sabata: tiam Mi ekbruligos en ĝiaj pordegoj fajron,
kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingiĝos.

Sekva Ĉapitro →