↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 14

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la
senpluvecon.

2 Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis, klinite al la
tero, kaj plora kriado leviĝas el Jerusalem. 3 Ĝiaj potenculoj
sendas siajn subulojn, por alporti akvon; ĉi tiuj venas al la
putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn
malplenajn, ili hontas, konsterniĝas, kaj kovras sian kapon. 4
Ĉar la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo, tial
konsterniĝis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon. 5 Eĉ
cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, ĉar ne
ekzistas verdaĵo. 6 Sovaĝaj azenoj staras sur montetoj, glutas
aeron kiel ŝakaloj; senbriliĝis iliaj okuloj, ĉar ne ekzistas
herbo.

7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via
nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi. 8 Ho
espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfeliĉo! kial Vi
estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por
tradormi la nokton? 9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel
fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo,
kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.

10 Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili
ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al
ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
11 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne preĝu por ĉi tiu popolo, por
ĝia bono. 12 Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se
ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al
ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.
13 Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras
al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran
pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko. 14 Sed la Eternulo diris al
mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis
ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili
profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj
trompaĵon de sia koro. 15 Tial tiele diras la Eternulo pri la
profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis
ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu
lando--per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj; 16
kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la
stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin
enterigos--ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj;
kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon. 17 Kaj diru al ili
jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas,
ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia
popolo, frapo tre doloriga. 18 Kiam mi eliras sur la kampon, mi
vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon,
mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj
pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.

19 Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon
kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin
resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis
tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron. 20 Ni konfesas, ho
Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar
ni pekis antaŭ Vi. 21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne
malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian
interligon kun ni. 22 Ĉu inter la idoloj de la nacioj ekzistas
tiaj, kiuj povas doni pluvon? ĉu la ĉielo per si mem donas
pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi,
ĉar Vi faras ĉion ĉi tion.

Sekva Ĉapitro →