↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 13

1 Tiele diris al mi la Eternulo: Iru, aĉetu al vi tolan zonon kaj
metu ĝin sur viajn lumbojn, sed en akvon ĝin ne metu. 2 Kaj mi
aĉetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis ĝin
sur miajn lumbojn. 3 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la
Eternulo, dirante: 4 Prenu la zonon, kiun vi aĉetis, kiu estas
sur viaj lumboj, leviĝu kaj iru al Eŭfrato, kaj kaŝu ĝin tie en
fendo de roko. 5 Kaj mi iris kaj kaŝis ĝin apud Eŭfrato, kiel la
Eternulo al mi ordonis. 6 Post longa tempo la Eternulo diris al
mi: Leviĝu, iru al Eŭfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi
ordonis al vi, ke vi kaŝu ĝin tie. 7 Kaj mi iris al Eŭfrato,
elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi ĝin kaŝis; kaj jen
montriĝis, ke la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas. 8
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Tiele diras
la Eternulo: Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan
fieron de Jerusalem. 10 Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei
Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas
aliajn diojn, servante al ili kaj adorkliniĝante al ili, fariĝos
kiel ĉi tiu zono, kiu jam taŭgas por nenio. 11 Kiel zono estas
alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan
domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo,
por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili
ne obeis. 
12 Kaj diru al ili ĉi tion: Tiele diras la Eternulo,
Dio de Izrael: Ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino. Ili diros al
vi: Ĉu ni ne scias, ke ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino? 13
Sed vi diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi plenigos ĝis
ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando, la reĝojn, kiuj sidas
sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj ĉiujn
loĝantojn de Jerusalem; 14 kaj Mi interfrapigos ilin reciproke,
la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos,
ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.

15 Aŭskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, ĉar la Eternulo
parolas. 16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaŭ ol Li
venigos mallumon, kaj antaŭ ol viaj piedoj falpuŝiĝos sur la
mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataŭ ĝi
ombron de morto, densan nebulon. 17 Se vi ne aŭskultos, tiam mia
animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj
okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la
Eternulo. 18 Diru al la reĝo kaj al la reĝino: Sidiĝu pli
malalte, ĉar la krono de via majesto defalis de via kapo. 19 La
sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta
Judujo estas forkondukita en kaptitecon, ĝi tuta estas
forkondukita.

20 Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo.
Kie estas la paŝtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela
ŝafaro? 21 Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja
ilin esti kontraŭ vi, esti ĉefoj kaj ordonantoj. Ĉu ne atakos vin
doloroj kiel naskantan virinon? 22 Eble vi diros en via koro: Pro
kio trafis min ĉi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas
levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.
23 Ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn?
tiel ankaŭ vi, ĉu vi povas fari bonon, alkutimiĝinte al malbono?
24 Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la
vento el la dezerto. 25 Tio estos via sorto, via parto, destinita
de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis
malveraĵon. 26 Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj ĝis via
vizaĝo, kaj montriĝos via hontindaĵo, 27 via adulto, via
voluptegeco, viaj malĉastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo
Mi vidis viajn abomenindaĵojn. Ve al vi, ho Jerusalem! ĉu vi ne
puriĝos? kiam do fine?

Sekva Ĉapitro →