↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 12

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi
parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas
sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile? 2 Vi plantis ilin,
kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn;
proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno.
3 Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia
estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo,
kaj apartigu ilin por la tago de mortigo. 4 Kiel longe Vi tenos
la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj
kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras:
Li ne scias, kio estos al ni. 5 Se vi kuras kun piedirantoj kaj
ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi
esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la
majesta Jordan? 6 Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro
agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ
se ili parolos al vi bone.

7 Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio
estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj
malamikoj. 8 Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro:
ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis. 9 Mia heredaĵo
fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj
rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por
formanĝi ĝin. 10 Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon,
dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan
kampoparton ili faris senfrukta dezerto. 11 Ili faris ĝin
dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas
dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio. 12 Sur ĉiujn altaĵojn en
la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo
ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno
estas indulgata. 13 Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili
elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la
flama kolero de la Eternulo.

14 Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis
la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael: Jen Mi
elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el
inter ili. 15 Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove
kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian
landon. 16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por
ĵuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel
ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue
aranĝitaj inter Mia popolo. 17 Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi
tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →