↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 11

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2
Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo, kaj raportu ilin al la
Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem. 3 Kaj diru al ili: Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Malbenita estu la homo, kiu ne
aŭskultos la vortojn de ĉi tiu interligo, 4 kiun Mi donis al viaj
patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera
forno, dirante: Obeu Mian voĉon, kaj faru ĉion, kion Mi ordonas
al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio; 5 por ke
plenumiĝu la ĵuro, kiun Mi ĵuris al viaj patroj, ke Mi donos al
ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi
respondis kaj diris: Tiel estu, ho Eternulo.

6 Kaj la Eternulo diris al mi: Proklamu ĉiujn ĉi tiujn vortojn en
la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante:
Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin. 7 Ĉar
Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la
lando Egipta, ĝis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin,
dirante: Aŭskultu Mian voĉon. 8 Sed ili ne aŭskultis kaj ne
alklinis sian orelon, ĉiu sekvis la obstinecon de sia malbona
koro; kaj tial Mi venigis sur ilin ĉion, kio estas dirita en ĉi
tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.

9 Kaj la Eternulo diris al mi: Fariĝis ribelo ĉe la Judoj kaj ĉe
la loĝantoj de Jerusalem; 10 ili returnis sin al la malbonagoj de
siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis
aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de
Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj. 11
Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos sur ilin malfeliĉon,
el kiu ili ne povos liberiĝi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne
aŭskultos ilin. 12 Tiam la urboj de Judujo kaj la loĝantoj de
Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed
tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfeliĉo. 13 Ĉar kiom da
urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj
estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por
incensi al Baal. 14 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne
direktu por ili supren peton kaj preĝon; ĉar Mi ne aŭskultos,
kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfeliĉo.

15 Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn
kaj alportas la sanktan viandon, se vi fariĝas ĉiam pli malbona
kaj ankoraŭ ĝojas pri tio? 16 La Eternulo nomis vin verda, bela,
fruktoriĉa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis ĝin fajro,
kaj ĝiaj branĉoj difektiĝis. 17 La Eternulo Cebaot, kiu plantis
vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael
kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la
incensado al Baal.

18 Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi
montris al mi iliajn farojn. 19 Kaj mi, kiel milda ŝafido,
kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn
kontraŭ mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni
elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu
rememorata. 20 Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu juĝas juste, kiu
esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian venĝon
kontraŭ ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson. 21 Tial tiele
diras la Eternulo pri la loĝantoj de Anatot, kiuj serĉas vian
animon, kaj diras: Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo,
por ke vi ne mortu de niaj manoj; 22 tiele diras la Eternulo
Cebaot: Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj
filoj kaj filinoj mortos de malsato. 23 Kaj neniu restos el ili,
ĉar Mi venigos malfeliĉon sur la loĝantojn de Anatot en la jaro,
kiam Mi punvizitos ilin.

Sekva Ĉapitro →