↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 5

1 Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj serĉu
sur ĝiaj palacoj, ĉu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu serĉas
la veron--tiam Mi pardonos al ĝi. 2 Eĉ se ili diras: Mi ĵuras per
la Eternulo--ili tamen ĵuras mensoge. 
3 Ho Eternulo, Viaj okuloj
rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas
doloron; Vi preskaŭ pereigas ilin, sed ili ne volas preni
moralinstruon; sian vizaĝon ili faris pli malmola ol roko, ili ne
volas konvertiĝi. 4 Mi diris al mi: Eble ili estas malriĉuloj,
malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de
sia Dio; 5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili: ili
ja konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio; sed ankaŭ
ili ĉiuj kune rompis la jugon, disŝiris la ŝnurojn. 6 Pro tio
mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos,
leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; ĉiu, kiu eliros el tie,
estos disŝirata. Ĉar multaj fariĝis iliaj krimoj, fortaj fariĝis
iliaj perfidoj. 7 Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min
forlasis kaj ĵuris per ne-dioj. Mi ĵurigis ilin, sed ili adultas
kaj iras amase en malĉastejojn. 8 Ili fariĝis kiel voluptemaj
pasiaj ĉevaloj; ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo. 9 Ĉu
Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj ĉu al tia popolo
Mia animo povas ne venĝi? 10 Iru sur ĝiajn muregojn kaj detruu
ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu ĝiajn branĉojn, ĉar ne por
la Eternulo ili estas. 11 Ĉar forte perfidis Min la domo de
Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo. 12 Ili neis la
ekzistadon de la Eternulo, kaj diris: Li ne ekzistas, kaj ne
venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos. 13
Kaj la profetoj estas kiel vento, ne troviĝas en ili la vorto de
Dio; tiel fariĝu al ili. 
14 Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio
Cebaot: Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn
vortojn en vian buŝon kiel fajron, kaj ĉi tiu popolo estos kiel
ligno, kiun ĝi konsumos. 15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon
de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon
fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj
vi ne komprenos, kion ĝi parolas. 16 Ĝia sagujo estas kiel
malfermita tombo; ĉiuj ili estas herooj. 17 Ĝi formanĝos vian
rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn
filinojn, formanĝos viajn ŝafojn kaj viajn bovojn, formanĝos
viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn
fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas. 18 Sed eĉ en tiu tempo,
diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute. 19 Kaj kiam oni
demandos: Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni ĉion ĉi tion?
tiam diru al ili: Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj
en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne
apartenas al vi.

20 Anoncu tion en la domo de Jakob kaj aŭdigu en Judujo, dirante:
21 Aŭskultu ĉi tion, ho popolo malsaĝa kaj senkora, kiu havas
okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne aŭdas. 22 Ĉu vi ne
timas Min? diras la Eternulo; ĉu vi ne tremas antaŭ Mi, kiu faris
sablon limo por la maro, aranĝo eterna, kiun ĝi ne transpaŝas?
kiom ajn ĝi skuiĝas, ĝi nenion povas fari; kiom ajn bruas ĝiaj
ondoj, ili ne povas ĝin transpaŝi. 23 Sed ĉi tiu popolo havas
koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris. 24 Kaj
ili ne diris en sia koro: Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu
donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en ĝia tempo, kiu
gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto. 25 Viaj
malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.
26 Ĉar inter Mia popolo troviĝas malvirtuloj, kiuj faras
insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn. 27 Kiel
birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de
trompakiraĵoj; tial ili fariĝis grandaj kaj riĉaj. 28 Ili fariĝis
grasaj, ili fariĝis dikaj; ili faris malbonajn agojn; juĝon ili
ne faras, juĝon pri orfo, sed ili ĝuas la vivon; justecon al
malriĉuloj ili ne faras. 29 Ĉu Mi povas lasi tion sen puno? diras
la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?

30 Io konsterna kaj terura fariĝis en la lando: 31 la profetoj
profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia
popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Sekva Ĉapitro →