↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 6

1 Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa
sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; ĉar de
nordo aperas malbono kaj granda pereo. 2 Al bela kaj delikata
virino Mi similigis la filinon de Cion. 3 Al ŝi venos paŝtistoj
kun siaj brutaroj, ĉirkaŭ ŝi ili starigos tendojn, kaj ĉiu paŝtos
sur sia loko. 4 Aranĝu militon kontraŭ ŝi; leviĝu, ni iru en
tagmezo. Ho ve al ni! ĉar baldaŭ vesperiĝos, etendiĝas la ombroj
de vespero. 5 Leviĝu, ni iru nokte, kaj ni detruu ŝiajn palacojn.
6 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Haku ŝiajn arbojn kaj
aranĝu remparon ĉirkaŭ Jerusalem; ĉi tiun urbon oni devas puni,
ĝi estas tute plena de malbonagoj. 7 Kiel fonto elfluigas sian
akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj
rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj
batado. 8 Prudentiĝu, ho Jerusalem, por ke ne foriĝu de vi Mia
animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne loĝata.

9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Oni kolektu la restaĵon de
Izrael kiel restaĵon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon,
kiel ŝirkolektanto de vinberoj super la korboj. 10 Kun kiu Mi
parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min aŭskultu? ilia orelo ne estas
cirkumcidita, kaj ili ne povas aŭdi. Jen la vorton de la Eternulo
ili malŝatas; ili ne deziras ĝin. 11 Tial Mi pleniĝis de kolero
de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elverŝu ĝin sur la
infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiliĝon de la junuloj;
kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj
profundaĝulo. 12 Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaŭ la
kampoj kaj la edzinoj; ĉar Mi etendos Mian manon sur la loĝantojn
de la lando, diras la Eternulo. 13 Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis
la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj
ĉiuj faras malhonestaĵon. 14 Kaj la vundojn de Mia popolo ili
kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato,
kvankam ne estas bona stato. 15 Ĉu ili hontas, ke ili faras
abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi;
tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi
vizitos ilin, diras la Eternulo.

16 Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj
demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru
laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris: Ni ne
iros. 17 Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante: Atentu la
sonadon de la trumpeto. Sed ili diris: Ni ne atentos. 18 Tial
aŭdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio fariĝas ĉe ili. 19
Aŭskultu, ho tero! jen Mi venigas malfeliĉon sur ĉi tiun popolon,
frukton de iliaj pensoj; ĉar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj
Mian instruon ili forpuŝis. 20 Por kio Mi bezonas la olibanon
venantan el Ŝeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando?
viaj bruloferoj ne plaĉas al Mi, kaj viaj buĉoferoj ne estas
agrablaj al Mi. 21 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi metos
antaŭ ĉi tiu popolo falpuŝilon, kaj sur ĝi falpuŝiĝos kune patroj
kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.

22 Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj
granda nacio leviĝos de la randoj de la tero. 23 Pafarkon kaj
lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia
voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la
batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Cion. 24 Kiam ni
aŭdis pri ili, malleviĝis niaj manoj, teruro kaj doloro nin
atakis kiel naskantinon. 25 Ne eliru sur la kampon, ne iru sur la
vojon, ĉar la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe. 26 Ho
filino de Mia popolo! zonu vin per sakaĵo, rulu vin en cindro,
funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe, ĉar subite venos sur
nin la pereiganto. 27 Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia
popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon. 28 Ĉiuj ili
estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; ĉiuj ili
estas degenerintoj. 29 La blovilo bruldifektiĝis, la plumbo
malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne
apartiĝis. 30 Arĝento rifuzita oni nomos ilin, ĉar la Eternulo
forrifuzis ilin.

Sekva Ĉapitro →