↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 4

1 Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo,
rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de
antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados, 2 kaj se vi en vero,
bonordo, kaj pieco ĵuros: Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaŭ la
popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.

3 Ĉar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al
Jerusalem: Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter
dornaĵo. 4 Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion
de via koro, ho viroj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem, por ke
Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj
tiel, ke neniu ĝin estingos. 5 Proklamu en Judujo, aŭdigu en
Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena voĉo,
kaj diru: Kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn. 6
Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi
venigas de nordo kaj grandan pereon. 7 Leono leviĝas el sia
densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia
loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj,
kaj neniu loĝos en ili. 8 Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj
ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni. 
9 En
tiu tago, diras la Eternulo, senviviĝos la koro de la reĝo kaj la
koro de la princoj, konsterniĝos la pastroj, kaj la profetoj
konfuziĝos. 10 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi
erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon
--kaj dume la glavo atingis jam la animon? 11 En tiu tempo oni
diros al tiu popolo kaj al Jerusalem: Seka vento de la altaĵoj en
la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por
ventumi kaj ne por purigi; 12 vento pli forta ol ili venos al Mi;
tiam Mi diros Mian verdikton kontraŭ ili. 13 Jen ĝi leviĝas kiel
nuboj, kaj ĝiaj ĉaroj estas kiel ventegoj, ĝiaj ĉevaloj estas pli
rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj. 14 Lavu de la
malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam
loĝos en vi viaj malbonaj pensoj? 15 Venas voko el la regiono de
Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim: 16 Sciigu al la
popoloj, aŭdigu pri Jerusalem, ke sieĝontoj venas el lando
malproksima kaj sonigas sian voĉon kontraŭ la urboj de Judujo. 17
Kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin, ĉar ĝi ribelis kontraŭ Mi,
diras la Eternulo. 18 Via konduto kaj viaj faroj kaŭzis tion al
vi, tiu via malboneco, ĉar ĝi estas maldolĉa, ĉar ĝi penetris ĝis
via koro.

19 Mia internaĵo, mia internaĵo min doloras, batas mia koro, mi
ne povas silenti; ĉar vi, mia animo, aŭdis sonon de korno,
trumpetadon de batalo. 20 Estas proklamata malfeliĉo post
malfeliĉo, ĉar la tuta lando estas ruinigata, subite estas
detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj. 21 Kiel longe ankoraŭ
mi vidos standardon, aŭdos sonadon de korno? 22 Ĉar Mia popolo
estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj,
ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari
bonon ili ne povoscias.

23 Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta;
la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma. 24 Mi rigardas la montojn--
ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas. 25 Mi rigardas--
troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis. 26 Mi
rigardas--la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj
urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.
27 Ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando,
sed plenan ekstermon Mi ne faros. 28 Pro tio la tero ploros kaj
la ĉielo supre malĝojos; ĉar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne
bedaŭras, kaj Mi ne reprenos ĝin. 29 Pro la bruo de la rajdantoj
kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn
arbarojn, grimpas sur rokojn; ĉiuj urboj malpleniĝis, kaj neniu
en ili loĝas. 30 Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi
metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi
ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj
vin malestimos, ili volos vin mortigi. 31 Ĉar Mi aŭdas krion kiel
de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan
infanon, krion de la filino de Cion; ŝi ĝemas, kaj etendas siajn
manojn: Ho ve al mi! ĉar mia animo pereas de la mortigantoj.

Sekva Ĉapitro →