↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 3

1 Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li
kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi
denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun
multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. 2 Levu
viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe
la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi
malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj. 3 Pro tio
estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed
vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti. 4 Tamen
vi kriis al Mi: Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco! 5 ĉu Vi
koleros eterne kaj konservos la koleron por ĉiam? Tiel vi
parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontraŭstaras.

6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija: Ĉu vi
vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan
monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis. 7 Kaj post
kiam ŝi faris ĉion ĉi tion, Mi diris: Revenu al Mi; sed ŝi ne
revenis. Kaj tion vidis ŝia perfidema fratino Judujo. 8 Mi vidis
ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj
donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema
fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis. 9 Kaj de la bruo
de ŝia malĉastado malpuriĝis la lando, kaj ŝi adultis kun ŝtono
kaj kun ligno. 10 Kaj malgraŭ ĉio ŝia perfidema fratino Judujo
revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la
Eternulo. 
11 Kaj la Eternulo diris al mi: La defalinta Izrael
estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo. 12 Iru, kaj
proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru: Revenu, defalinta
Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon,
ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via
Dio, kaj kuradis al aliaj sub ĉiun verdan arbon, kaj Mian voĉon
vi ne aŭskultis, diras la Eternulo. 
14 Revenu, defalintaj
infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi
prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en
Cionon. 15 Kaj Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro, kiuj
paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco. 16 Kaj kiam vi kreskos kaj
multiĝos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu
parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; ĝi ne venos en
la koron, oni ne rememoros ĝin, oni ne serĉos ĝin, oni ne faros
ĝin denove. 17 En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la
Eternulo, kaj tie kolektiĝos ĉiuj popoloj en la nomo de la
Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia
malbona koro. 18 En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo
de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun
Mi donis kiel heredaĵon al viaj patroj. 19 Mi diris: Kiamaniere
Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon,
la plej belan heredaĵon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi
nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi. 20 Sed kiel
virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo
de Izrael, diras la Eternulo. 
21 Voĉo estas aŭdata sur la
altaĵoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, ĉar ili
malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion. 22
Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni
venis al Vi, ĉar Vi estas la Eternulo, nia Dio. 23 Vere, mensogo
estis en la altaĵoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo,
nia Dio, estas la savo de Izrael. 24 La hontindaĵo formanĝis la
penadon de niaj patroj de post nia juneco: iliajn ŝafojn, iliajn
bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn. 25 Ni kuŝu en nia
abomenindaĵo, kaj nia hontindaĵo nin kovru; ĉar kontraŭ la
Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco
ĝis la nuna tago, kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo,
nia Dio.

Sekva Ĉapitro →