↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 2

1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 2 Iru kaj
prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante: Tiele diras la
Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via
fianĉineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne
prisemita. 3 Izrael tiam estis sanktaĵo de la Eternulo, Lia unua
frukto; ĉiuj, kiuj manĝis ĝin, estis kondamnitaj, malbono venis
sur ilin, diras la Eternulo.

4 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj ĉiuj
familioj de la domo de Izrael. 5 Tiele diras la Eternulo: Kian
maljustaĵon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimiĝis de Mi
kaj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis? 6 Kaj ili ne diris: Kie
estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu
kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra
lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie
neniu loĝis? 7 Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke
vi manĝu ĝiajn fruktojn kaj bonaĵojn; sed vi venis kaj malpurigis
Mian landon, kaj Mian heredaĵon vi faris abomenindaĵo. 
8 La
pastroj ne diris: Kie estas la Eternulo? la leĝokompetentuloj ne
atentis Min, la paŝtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per
Baal kaj sekvis idolojn. 9 Pro tio Mi ankoraŭ procesos kun vi,
diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj Mi procesos. 10
Ĉar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la
Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, ĉu tie estas farita io
simila. 11 Ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn, kvankam ili ne estas
dioj? sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj. 12 Miregu pri
tio, ho ĉielo, sentu teruron kaj forte konsterniĝu, diras la
Eternulo. 
13 Ĉar du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili
forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn,
truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon. 14 Ĉu Izrael estas
sklavo, aŭ ĉu li estas infano de la domo? kial li fariĝis
rabitaĵo? 15 Kontraŭ li blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili
faris lian landon dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu
loĝas en ili. 16 Eĉ la filoj de Nof kaj de Taĥpanĥes frakasis
vian verton. 17 Vi jam mem tion faris al vi, ĉar vi forlasis la
Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la
vojo. 18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? ĉu por
trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al
Asirio? ĉu por trinki la akvon de Eŭfrato? 19 Via malboneco vin
punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riproĉojn, por ke vi sciu
kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la
Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la
Eternulo Cebaot. 
20 Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj
disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen
sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel
malĉastistino. 21 Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon,
portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je
vinberbranĉo sovaĝa? 22 Se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por
vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi,
diras la Sinjoro, la Eternulo. 
23 Kiel vi povas diri: Mi ne
malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la
valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda,
petolanta sur sia vojo. 24 Kiu povas reteni sovaĝan azeninon,
alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta
celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama
stato ili ĝin trovos. 25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian
gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas
fremdulojn kaj mi sekvos ilin. 26 Kiel ŝtelinto hontas, kiam oni
lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj
reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj, 27 kiuj
diras al ligno: Vi estas mia patro; kaj al ŝtono: Vi min naskis.
Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizaĝon; sed en la tempo de sia
malfeliĉo ili diras: Leviĝu, kaj savu nin. 28 Kie do estas viaj
dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en
la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi
havas, ho Jehuda.

29 Kial vi volas disputi kun Mi? vi ĉiuj defalis de Mi, diras la
Eternulo. 30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la
moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza
leono. 31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! Ĉu Mi
estis por Izrael dezerto aŭ lando malluma? Kial do Mia popolo
diras: Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi? 32 Ĉu
virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon?
sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla. 33 Kiel vi
beligas vian vojon, por serĉi amon! al agoj malbonaj vi ja
alkutimiĝis. 34 Eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de
malriĉuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur
ĉiuj tiuj lokoj. 35 Vi diras: Mi estas senkulpa, Lia kolero
deturnu sin de mi. Sed Mi postulos juĝon inter ni pro tio, ke vi
diras: Mi ne pekis. 36 Kiel malestiminda vi fariĝis, ŝanĝante
vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi
estas hontigita de Asirio. 37 Ankaŭ el tie vi eliros kun la manoj
sur la kapo, ĉar la Eternulo forpuŝis viajn esperojn kaj vi ne
sukcesos kun ili.

Sekva Ĉapitro →