↑ Enhavo

Jeremia

Ĉapitro 1

1 Paroloj de Jeremia, filo de Ĥilkija, el la pastroj, kiuj estis
en Anatot, en la lando de Benjamen; 2 al kiu aperis la vorto de
la Eternulo en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo,
en la dek-tria jaro de lia reĝado, 3 kaj poste en la tempo de
Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la fino de la dek-
unua jaro de Cidkija, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la
forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.

4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Antaŭ ol Mi
formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el
la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.
6 Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli,
ĉar mi estas juna. 7 Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi
estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi
ordonos al vi, parolu. 8 Ne timu ilin; ĉar Mi estas kun vi, por
savi vin, diras la Eternulo. 9 Kaj la Eternulo etendis Sian manon
kaj ektuŝis mian buŝon, kaj la Eternulo diris al mi: Jen Mi
enmetis Miajn vortojn en vian buŝon. 10 Vidu, Mi starigas vin
hodiaŭ super la popoloj kaj super la regnoj, por elŝiri, rompi,
pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.

11 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi
vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan. 12
Kaj la Eternulo diris al mi: Vi vidis bone; ĉar Mi maldormos pri
Mia vorto, por plenumi ĝin. 
13 Kaj duafoje aperis al mi la vorto
de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi vidas
flame bolantan poton, kaj ĝi rigardas de norde. 14 Kaj la
Eternulo diris al mi: De norde venos la malfeliĉo sur ĉiujn
loĝantojn de la lando. 15 Ĉar jen Mi alvokos ĉiujn gentojn de la
nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos ĉiu
sian tronon antaŭ la pordegoj de Jerusalem kaj ĉirkaŭ ĝiaj
muregoj kaj antaŭ ĉiuj urboj de Judujo. 16 Kaj Mi eldiros Mian
verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili
forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la
faritaĵo de siaj manoj. 17 Kaj vi zonu viajn lumbojn, leviĝu, kaj
diru al ili ĉion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaŭ ili, por
ke Mi ne tremigu vin antaŭ ili. 18 Jen Mi faras vin hodiaŭ
fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando,
kontraŭ la reĝoj de Judujo, kontraŭ ĝiaj princoj, kontraŭ ĝiaj
pastroj, kaj kontraŭ la popolo de la lando. 19 Ili batalos
kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la
Eternulo, por savi vin.

Sekva Ĉapitro →