↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 65

1 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis
trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; al popolo, kiu ne vokis
Mian nomon, Mi diris: Jen Mi estas, jen Mi estas. 2 Ĉiutage Mi
etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon
malbonan, laŭ siaj intencoj; 3 al popolo, kiu konstante
indignigas Min antaŭ Mia vizaĝo; al homoj, kiuj buĉas oferojn en
ĝardenoj kaj incensas sur brikoj; 4 al homoj, kiuj sidas inter la
tomboj kaj noktas en kavernoj, manĝas viandon de porko, kaj havas
abomenindan supon en siaj vazoj; 5 kiuj diras: Iru for, ne
alproksimiĝu al mi, ĉar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas
fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon. 6 Tio estas
enskribita antaŭ Mi: Mi ne eksilentos, ĝis Mi repagos; kaj Mi
repagos sur ilian bruston 7 viajn kulpojn kaj kune ankaŭ la
kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la
montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili
iliajn antaŭajn farojn sur ilian bruston.

8 Tiele diras la Eternulo: Kiel se en vinberaro troviĝas mosto,
oni diras: Ne difektu ĝin, ĉar en ĝi estas beno, tiel Mi agos pro
Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu ĉiujn. 9 Kaj Mi elirigos el
Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos
ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie loĝos. 10 Kaj Ŝaron
estos paŝtejo de ŝafoj, kaj la valo Aĥor kuŝejo de bovoj por Mia
popolo, kiu serĉas Min. 11 Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon,
forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj
faras verŝon por la Destino-- 12 vin Mi destinos por la glavo,
kaj ĉiuj vi genuos por la buĉo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne
respondis, Mi parolis kaj vi ne aŭskultis, kaj vi faris malbonon
antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.

13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Miaj servantoj
manĝos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos;
Miaj servantoj ĝojos, kaj vi hontos; 14 Miaj servantoj kantos pro
kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto
de spirito. 15 Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por
malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn
servantojn Li nomos per alia nomo. 16 Kiu sin benos sur la tero,
tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu ĵuros sur la tero, tiu
ĵuros per la Dio vera; ĉar forgesitaj estos la antaŭaj suferoj
kaj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj. 17 Ĉar jen Mi kreos novan
ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata,
kaj oni ne pensos pri ĝi. 18 Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj
ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por
ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco. 19 Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem,
kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi
voĉon de ploro, nek voĉon de plendo. 20 Ne plu estos tie infano
aŭ maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; ĉar
junulo mortos en la aĝo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata
per aĝo centjara. 21 Ili konstruos domojn kaj loĝos en ili; ili
plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn. 22 Ili ne
konstruos, ke alia loĝu; ili ne plantos, ke alia manĝu; ĉar kiel
la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj
eluzos la produktojn de siaj manoj ĝis plena malnoviĝo. 23 Ili ne
laboros vane kaj ne naskos por pereo; ĉar ili estos semo de
benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili. 24 Kaj estos
tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ
parolantaj, kaj Mi jam aŭdos. 25 Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune,
leono simile al bovo manĝos pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos
polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta
monto, diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →