↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 66

1 Tiele diras la Eternulo: La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero
estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos
por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo? 2 Ĉion tion faris
ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi
rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian
vorton. 3 Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas
ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon,
alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al
idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo
ĝuas ilian abomenindaĵon, 4 tiel ankaŭ Mi elektos por ili
petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; ĉar Mi
vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne aŭskultis; sed
ili faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne
plaĉis al Mi.

5 Aŭskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian
parolon: Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpuŝas pro Mia nomo,
diras: La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian ĝojon!
Sed ili estos hontigitaj. 6 Aŭdiĝas brua voĉo el la urbo, voĉo el
la templo, voĉo de la Eternulo, kiu repagas merititaĵon al Siaj
malamikoj. 7 Antaŭ ol ŝi eksentis dolorojn, ŝi naskis; antaŭ ol
venis al ŝi la akuŝiĝaj suferoj, ŝi elfaligis filon. 8 Kiu aŭdis
ion similan? kiu vidis ion similan? ĉu la tero naskas en unu
tago? ĉu naskiĝas popolo per unu fojo, kiel, apenaŭ eksentinte
naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn? 9 Ĉu Mi,
malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. Ĉu Mi,
kiu pretigis la naskon, mem ĝin haltigus? diras via Dio.

10 Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj;
forte ĝoju pri ĝi ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi. 11 Suĉu kaj satiĝu el
la brusto de ĝiaj konsoloj; suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro.
12 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel
riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan
torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj
sur la genuoj vi estos dorlotataj. 13 Kiel homon, kiun konsolas
lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos
konsolataj. 14 Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, kaj viaj ostoj
vigliĝos kiel freŝa verdaĵo; kaj la mano de la Eternulo fariĝos
konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj. 15
Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel
ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian
indignon. 16 Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon
super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo. 17
Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la ĝardenoj, starante
post unu en la mezo, kiuj manĝas viandon de porko kaj
abomenindaĵon kaj musojn, ĉiuj kune estos ekstermitaj, diras la
Eternulo. 18 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la
tempo kolekti ĉiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj
vidu Mian gloron. 19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la
saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud,
al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la
malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne
vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la
popoloj. 20 Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj
popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en
veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en
Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj
alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.
21 Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la
Eternulo. 22 Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi
kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro
kaj via nomo. 23 Kaj regule en ĉiu monatkomenco kaj en ĉiu sabato
venos ĉiu karno, por adorkliniĝi antaŭ Mi, diras la Eternulo. 24
Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj
malbonagis kontraŭ Mi; ĉar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne
estingiĝos, kaj ili estos abomenindaĵo por ĉiu karno.