↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 64

1 Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi
ektremus la montoj; 2 aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn,
kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj
malamikoj; antaŭ Via vizaĝo ektremu la popoloj! 3 Kiam Vi faris
miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaŭ Vi
ektremis la montoj. 4 Neniam oni tion aŭdis, ne eksciis per la
orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por
tiuj, kiuj esperas je li. 5 Vi renkontis tiujn, kiuj ĝoje faris
justaĵon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam
ni pekis, tamen per ili ni ĉiam estis savataj. 6 Ni ĉiuj fariĝis
kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni
ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento. 7
Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekiĝas, por forte sin teni je
Vi; ĉar Vi kovris Vian vizaĝon antaŭ ni kaj lasas nin perei per
niaj pekoj. 8 Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas
la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni ĉiuj estas la
produkto de Via mano. 9 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne
eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni ĉiuj estas Via popolo.
10 Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto,
Jerusalem ruino. 11 Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj
patroj Vin laŭdadis, estas forbruligita per fajro, kaj ĉiuj niaj
dezirindaĵoj fariĝis ruinoj. 12 Ĉu malgraŭ ĉio ĉi tio Vi retenos
Vin, ho Eternulo? ĉu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

Sekva Ĉapitro →