↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 63

1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en ruĝaj vestoj el Bocra? tiu
majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia
forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2
Kial Via drapiraĵo estas ruĝa, kaj Viaj vestoj kiel ĉe tretanto
en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj
neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis
ilin en Mia furiozo; kaj ŝprucis ilia sango sur Mian veston, kaj
Mian tutan drapiraĵon Mi malpurigis. 4 Ĉar la tago de venĝo estas
en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi
rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis
subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min
subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis
ilin per Mia furiozo, kaj Mi elverŝis sur la teron ilian sangon.

7 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la laŭdon al la
Eternulo, pro ĉio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la
multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia
kompatemeco kaj granda favorkoreco. 8 Kaj Li diris: Ili estas ja
Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li fariĝis ilia Savanto.
9 En ĉiuj iliaj suferoj Li ankaŭ suferis, kaj anĝelo de ĉe Li
helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li
prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la
antikveco. 10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan
spiriton; tial Li fariĝis ilia malamiko kaj mem batalis kontraŭ
ili. 11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo,
dirante: Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun
la paŝtanto de Liaj ŝafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de
ili Sian sanktan spiriton? 12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta
brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaŭ ili la
akvon, por fari al Si nomon eternan? 13 Tiu, kiu kondukis ilin
tra la abismoj kiel ĉevalon tra la dezerto, kaj ili ne
falpuŝiĝis? 14 Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la
spirito de la Eternulo donas al ĝi ripozon, tiel Vi kondukis Vian
popolon, por fari al Vi gloran nomon. 15 Rigardu el la ĉielo kaj
vidu el Via sankta kaj majesta loĝejo: kie estas Via fervoro kaj
potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortiriĝis de mi. 16
Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin
ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto--
tia estas de eterne Via nomo. 17 Kial, ho Eternulo, Vi permesis
al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne
respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj
triboj. 18 Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj
dispremis per la piedoj Vian sanktejon. 19 Ni fariĝis kiel tiuj,
kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

Sekva Ĉapitro →