↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 62

1 Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis
ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo. 2
Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron;
kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la
Eternulo. 3 Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo,
kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio. 4 Oni ne plu nomos
vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas
dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon
Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos
edzon. 5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel
kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la
fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio.

6 Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke
la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj
memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon, 7 kaj al Li ne
donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la
tero. 8 La Eternulo ĵuris per Sia dekstra mano kaj per Sia
potenca brako: Mi ne plu donos vian grenon kiel manĝaĵon al viaj
malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi
laboris; 9 sed ĝiaj rikoltantoj ĝin manĝos, kaj laŭdos la
Eternulon; kaj ĝiaj kolektantoj ĝin trinkos en la korto de Mia
sanktejo.

10 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo;
ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj; levu
standardon super la popoloj. 11 Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la
fino de la tero: Diru al la filino de Cion: Jen venas via
Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ
Li. 12 Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la
Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.

Sekva Ĉapitro →