↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 61

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la
Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis
min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci
liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj, 2 por
proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio, por
konsoli ĉiujn malĝojulojn, 3 por fari al la afliktitoj de Cion,
ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo
anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj
ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por
Lia gloro. 4 Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos
la detruitaĵojn de la antaŭa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn
urbojn, dezertigitajn antaŭ multe da generacioj. 5 Stariĝos
fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj aligentuloj estos viaj
plugistoj kaj vinberistoj. 6 Kaj vi estos nomataj pastroj de la
Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la riĉaĵon de
popoloj vi manĝos, kaj per ilia gloro vi gloriĝos. 7 Pro via
honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili ĝojkantos sur siaj
partoj; duoblaĵon ili ekposedos en sia lando; ĝojo eterna estos
ĉe ili. 8 Ĉar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj
maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj
interligon eternan Mi faros kun ili. 9 Kaj ilia idaro estos fama
inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; ĉiuj, kiuj
ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.

10 Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio;
ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li
min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel
fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn. 11 Ĉar kiel la
tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn
semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj
gloron antaŭ ĉiuj popoloj.

Sekva Ĉapitro →