↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 60

1 Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la
Eternulo ekbrilas super vi. 2 Ĉar jen mallumo kovros la teron,
kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj
Lia majesto aperos super vi. 3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj
reĝoj al la brilo de viaj radioj. 4 Levu ĉirkaŭen viajn okulojn,
kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas
de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. 5
Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro;
ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la
popoloj venos al vi. 6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj
el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj
olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo. 7 Ĉiuj ŝafoj de
Kedar kolektiĝos ĉe vi; la virŝafoj de Nebajot servos al vi;
favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia
gloro Mi majestigos. 8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj,
kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj? 9 Al Mi celas la insuloj,
kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de
malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de
la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris
vin glora. 10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj
reĝoj servos al vi; ĉar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia
favoro Mi vin kompatas. 11 Kaj ĉiam nefermitaj estos viaj
pordegoj, nek tage nek nokte ili estos ŝlosataj; por ke oni
venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn reĝojn.
12 Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj
popoloj estas tute ekstermotaj. 13 La majesto de Lebanon venos al
vi; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia
sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata. 14 Kaj
humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin
antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin
urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael. 
15 Anstataŭ
tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis
preterpasi vin, Mi faros vin fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj
generacioj. 16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj
per la abundaĵo de la reĝoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo,
estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob. 17
Anstataŭ kupro Mi alportos oron, kaj anstataŭ fero Mi alportos
arĝenton, anstataŭ ligno kupron, kaj anstataŭ ŝtonoj feron; kaj
Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la
justecon. 18 Oni ne plu aŭdos pri perforto en via lando, pri
malfeliĉo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos
savo kaj viajn pordegojn laŭda kanto. 19 La suno ne plu estos por
vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed
la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via
gloro. 20 Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar
la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro
finiĝos. 21 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili
ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de
Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros. 22 El la plej malgranda
fariĝos milo, kaj el la plej sensignifa fariĝos potenca popolo;
Mi, la Eternulo, rapide faros tion en ĝia tempo.

Sekva Ĉapitro →