↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 59

1 Vidu, ne mallongiĝis la mano de la Eternulo, por ke ĝi ne povu
helpi; kaj ne malakriĝis Lia orelo, por ke Li ne aŭdu. 2 Nur viaj
krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris
antaŭ vi Lian vizaĝon, por ke Li ne aŭdu. 3 Ĉar viaj manoj estas
makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via buŝo parolas
malveron, via lango esprimas maljustaĵon. 4 Neniu procesas
honeste, kaj neniu juĝas juste; oni fidas vantaĵon kaj parolas
malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon. 5 Oni
kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneaĵon. Kiu manĝas iom
el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas
vipuro. 6 Ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto, kaj ili ne kovros sin
per sia faritaĵo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo
estas en iliaj manoj. 7 Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili
rapidas, por verŝi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj
pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo. 8 Vojon de paco
ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne troviĝas justeco; siajn
vojetojn ili kurbigis al si; ĉiu, kiu iras sur ili, ne konas
pacon. 
9 Tial malproksimiĝis de ni justeco, kaj vero ne atingis
nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras
en mallumo. 10 Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas
kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en
mallumo kiel mortintoj. 11 Ni ĉiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni
ĝemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed ĝi forestas; savon,
sed ĝi estas malproksime de ni. 12 Ĉar multiĝis niaj krimoj antaŭ
Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraŭ ni; ĉar niaj krimoj estas kun
ni, kaj niajn pekojn ni konas. 13 Ni krimis kaj mensogis kontraŭ
la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri
rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn
mensogajn. 14 Kaj forturniĝis malantaŭen la justeco, kaj la virto
staras malproksime; ĉar la vero faletis sur la strato, kaj la
ĝusteco ne povas veni. 15 Kaj la vero estas forigita; kaj
prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo
vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco. 
16 Kaj Li vidis, ke
ne troviĝas viro, kaj Li miris, ke ne troviĝas defendanto; kaj
helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis. 17 Kaj Li
surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur
Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de venĝo, kaj envolvis
Sin en severecon kiel en mantelon. 18 Laŭ la faroj Li repagos:
koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la
insuloj Li repagos, kion ili meritas. 19 Kaj oni timos en la
okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian
majeston; ĉar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado
de la Eternulo. 20 Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj
el Jakob, kiuj retiriĝis de malbonagoj, diras la Eternulo. 21 Kaj
Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia
spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en
vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj
nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →