↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 58

1 Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin, laŭtigu vian voĉon
simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon kaj al la
domo de Jakob ĝiajn pekojn. 2 Min ili ĉiutage serĉas, kaj ili
deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne
forlasis la leĝon de sia Dio, ili postulas de Mi justan juĝon,
deziras proksimecon de Dio: 3 Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas?
turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via
fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj ĉiujn viajn laborantojn
vi premas per postuloj. 4 Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco,
kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en
la alteco estu aŭdata via voĉo. 5 Ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas
al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel
kanon, kaj sternas sub si sakaĵon kaj cindron? ĉu tion vi nomas
fasto kaj tago plaĉanta al la Eternulo? 6 Ja nur tio estas fasto,
kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco,
disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn,
disbatos ĉian jugon; 7 se vi derompos vian panon por malsatulo
kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante
nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne
kaŝos. 8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo
rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la
Eternulo gardos vin malantaŭe. 9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo
respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el
inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,
10 kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos
suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via
krepusko estos kiel tagmezo; 11 kaj la Eternulo kondukos vin ĉiam
kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos
viajn ostojn; kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva
fonto, kies akvo ne mankas. 12 Kaj oni rekonstruos ĉe vi la
antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaŭ multaj generacioj vi
restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de breĉoj, reboniganto de
vojoj por loĝado. 13 Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke
vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos
sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos
honorata; kaj vi honoros ĝin per nefarado de viaj ordinaraj
aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de
vantaĵoj: 14 tiam vi ĝuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur
la altaĵoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredaĵo de via
patro Jakob; ĉar tion diras la buŝo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →