↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 55

1 Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas
monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago
vinon kaj lakton. 2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas
pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min,
kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon. 3 Klinu vian
orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi
faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj,
promesitaj al David. 4 Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la
nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj. 5 Jen vi vokos
popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros
al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael,
ĉar Li faris vin glora.

6 Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li
estas proksime. 7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn
intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin
kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas. 8 Ĉar Miaj
pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj,
diras la Eternulo. 9 Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero,
tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol
viaj pensoj. 10 Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo
kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj
produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la
manĝanto: 11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne
revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio,
por kio Mi ĝin sendis. 12 Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi
estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton,
kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj. 13 Anstataŭ
pikarbetaĵo elkreskos cipreso, anstataŭ urtiko elkreskos mirto;
kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne
ekstermiĝos.

Sekva Ĉapitro →