↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 54

1 Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj
ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; ĉar la forlasitino havos
pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo. 2 Vastigu
la spacon de via tendo, disetendu la tapiŝojn de viaj loĝejoj, ne
retenu; etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn
fortikigu. 3 Ĉar dekstren kaj maldekstren vi disvastiĝos, kaj via
idaro ekposedos naciojn kaj ekloĝos en urboj dezertigitaj. 4 Ne
timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne
estos hontigata, kaj ĉar la honton de via juneco vi forgesos kaj
la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros. 5 Ĉar via
Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via
Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la
tuta tero. 6 Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la
spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco,
kvankam forpuŝitan, diras via Dio. 7 Por malgranda momento Mi vin
forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi. 8 En
eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento,
sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via
Liberiginto, la Eternulo. 9 Ĉar tio estas por Mi kiel la akvo de
Noa; kiel Mi ĵuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la
teron, tiel Mi ĵuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin. 10
Ĉar montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos; sed Mia favorkoreco
ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos,
diras la Eternulo, via Kompatanto.

11 Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos
brilon al viaj ŝtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.
12 Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn
el kristaloj kaj ĉiujn viajn limojn el multekostaj ŝtonoj. 13 Kaj
ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda
estos la bonstato de viaj filoj. 14 Per vero vi fortikiĝos; estu
malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonas timi, kaj de teruro,
ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi. 15 Certe, oni sin armos kontraŭ
vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraŭ vi, tiu falos
antaŭ vi. 16 Jen Mi kreis la forĝiston, kiu blovas fajron sur
karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaŭ kreis
ekstermanton por detruado. 17 Nenia ilo, kreita kontraŭ vi, havos
sukceson; kaj ĉiun langon, kiu batalos kontraŭ vi en la juĝo, vi
malpravigos. Tio estas la heredaĵo de la servantoj de la
Eternulo, kaj ilia praveco antaŭ Mi, diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →