↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 56

1 Tiele diras la Eternulo: Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar
baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero. 2 Feliĉa estas la
homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj
observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon,
por fari nenian malbonon. 3 La fremdulo, kiu aliĝis al la
Eternulo, ne diru: La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj
la eŭnuko ne diru: Jen mi estas arbo velkinta. 4 Ĉar tiele diras
la Eternulo pri la eŭnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas
tion, kio plaĉas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo: 5 Al ili
Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli
bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu
ne ekstermiĝos. 6 Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo,
por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj
sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin,
kaj kiuj tenas sin je Mia interligo, 7 Mi venigos sur Mian
sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj
buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo
estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj. 8 La Sinjoro, la Eternulo,
kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras: Al liaj kolektitoj
Mi kolektos ankoraŭ pli.

9 Venu por manĝi, ho ĉiuj bestoj kampaj, ĉiuj bestoj arbaraj. 10
Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas
hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj
dormeti. 11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi;
kaj ili estas paŝtistoj, kiuj nenion komprenas; ĉiu iras sian
vojon, ĉiu siaflanke serĉas sian profiton, dirante: 12 Venu, mi
prenos vinon, kaj ni trinku ebriigaĵon; kaj kiel estas hodiaŭ,
tiel estos morgaŭ, multe kaj ankoraŭ multe pli.

Sekva Ĉapitro →