↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 53

1 Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la
brako de la Eternulo? 2 Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna
branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek
belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li
plaĉus al ni. 3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro
suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon,
li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li
sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj
humiligita. 5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita
pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia
vundo ni saniĝis. 6 Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian
vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.

7 Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian
buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ
siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon. 8 De malliberigo kaj
de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De
sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia
popolo li estas frapita. 9 Inter malbonaguloj oni donis al li
tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris
maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo.

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos
preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, li longe vivos,
kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. 11 La
laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li
Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li
portos sur si. 12 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton,
kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis
sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li
portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

Sekva Ĉapitro →