↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 52

1 Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur
vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne
plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo. 2 Forskuu de vi
la polvon, leviĝu, sidiĝu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de
via kolo, ho kaptita filino de Cion.

3 Ĉar tiele diras la Eternulo: Senpage vi estis vendita, kaj ne
per arĝento vi estos elaĉetita. 4 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: En Egiptujon iam iris Mia popolo, por loĝi tie
kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio ĝin premis; 5 kion do Mi nun
ĉi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas
prenita pro nenio? ĝiaj regantoj triumfe krias, diras la
Eternulo, kaj konstante, ĉiutage, Mia nomo estas insultata. 6
Tial Mia popolo ekkonos Mian nomon; tial ĝi ekscios en tiu tago,
ke Mi estas Tiu sama, kiu diras: Jen Mi estas.

7 Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu
proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion:
Reĝas via Dio! 8 Jen eksonis la voĉo de viaj gardostarantoj; ili
levas la voĉon kaj kune ĝojkrias, ĉar per siaj propraj okuloj ili
vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion. 9 Triumfu, ĝojkriu kune,
ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon,
liberigis Jerusalemon. 10 La Eternulo malkovris Sian sanktan
brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero
vidas la helpon de nia Dio. 11 Foriru, foriru, eliru el tie, ne
tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de
la vazoj de la Eternulo. 12 Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne
forkurante vi iros; ĉar iros antaŭ vi la Eternulo, kaj gardos vin
malantaŭe la Dio de Izrael.

13 Jen Mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj
staros tre alte. 14 Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin
(tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia
eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo), 15 tiel li saltigos pri si
multe da popoloj; reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos
ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio
ili ne aŭdis.

Sekva Ĉapitro →