↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 51

1 Aŭskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj serĉas la
Eternulon: rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la
profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj. 2 Rigardu
Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; ĉar Mi
alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis
lin. 3 Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn
ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon
kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi,
dankado kaj laŭta kantado.

4 Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar
instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por
la popoloj. 5 Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj
brakoj juĝos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian
brakon. 6 Levu al la ĉielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron
malsupre; ĉar la ĉielo disneniiĝos kiel fumo, kaj la tero
elfrotiĝos kiel vesto, kaj ĝiaj loĝantoj mortos kiel kuloj; sed
Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektiĝos.

7 Aŭskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian
instruon en sia koro: ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj
insultoj ne senkuraĝiĝu. 8 Ĉar kiel veston tramanĝos ilin tineoj,
kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj; sed Mia vero restos
eterne, kaj Mia savo por ĉiuj generacioj.

9 Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo;
leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge.
Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon? 10 Ĉu ne vi
elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran
profundon vojo por transiro de la liberigitoj? 11 Kaj la
elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun
kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon
ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

12 Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas
homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo; 13 kaj vi
forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la ĉielon kaj
fondis la teron; kaj konstante, ĉiutage, vi timas la furiozon de
la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la
premanto? 14 Baldaŭ la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu
en la kavo kaj ne manku al li pano. 15 Mi estas la Eternulo, via
Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj, kaj kies nomo
estas Eternulo Cebaot. 16 Mi metis Miajn vortojn en vian buŝon
kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por aranĝi la ĉielon kaj
doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion: Vi estas Mia
popolo.

17 Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la
mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la ŝaŭmantan
ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo. 18 El ĉiuj filoj,
kiujn ŝi naskis, neniu ŝin gvidis; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi
edukis, neniu tenis ŝin je la mano. 19 Tio ambaŭ vin trafis; kiu
kompatis vin? ruinado kaj malfeliĉo, malsato kaj glavo; per kiu
mi povus konsoli vin? 20 Viaj filoj senfortiĝis, kuŝis ĉe la
komenco de ĉiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero
de la Eternulo, de la indigno de via Dio. 21 Tial aŭskultu ĉi
tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino: 22 tiele
diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian
popolon: Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la
ŝaŭmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos ĝin; 23 kaj Mi
transdonos ĝin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al
via animo: Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via
dorso kvazaŭ teron, kvazaŭ straton por pasantoj.

Sekva Ĉapitro →