↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 50

1 Tiele diras la Eternulo: Kie estas la eksedziga letero de via
patrino, per kiu Mi ŝin forpuŝis? aŭ al kiu el Miaj kreditoroj Mi
vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj
krimoj estas forpuŝita via patrino. 2 Kial neniu estis, kiam Mi
venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? Ĉu Mia mano fariĝis
tro mallonga, por liberigi? kaj ĉu ne ekzistas en Mi forto, por
savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el
riveroj dezerton; iliaj fiŝoj putras pro senakveco kaj mortas de
soifo. 3 Mi vestas la ĉielon per mallumo, kaj sakaĵon Mi faras
ĝia kovrilo.

4 La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke
mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, ĉiumatene
vekas mian orelon, por ke mi aŭskultu kiel instruatoj. 5 La
Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne
kontraŭstaris, mi ne turnis min malantaŭen. 6 Mian dorson mi
elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian
vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado. 7 Sed la
Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata;
tial mi faris mian vizaĝon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne
estos senhonorigata. 8 Proksima estas mia praviganto; kiu
procesos kontraŭ mi? ni stariĝu kune; kiu postulas juĝon kontraŭ
mi, li alproksimiĝu al mi. 9 Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas
al mi; kiu do malpravigos min? jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel
vesto, tineoj ilin tramanĝos.

10 Kiu inter vi timas la Eternulon, aŭskultas la voĉon de Lia
servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li,
tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.
11 Jen vi ĉiuj, kiuj ekbruligas fajron, ĉirkaŭas sin per flamoj,
iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi
ekbruligis. Per Mia mano tio fariĝos al vi; en doloro vi kuŝos.

Sekva Ĉapitro →