↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 49

1 Aŭskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:
la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia
patrino Li vokis mian nomon. 2 Kaj Li faris mian buŝon simila al
akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min
polurita sago, kaŝis min en Sia sagujo. 3 Kaj Li diris al mi: Vi
estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi gloriĝos. 4 Mi opiniis,
ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton;
sed vere mia rajto estas ĉe la Eternulo, kaj mia rekompenco ĉe
mia Dio. 5 Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro
kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por
ke Izrael kolektiĝu ĉe Li (ĉar mi estas honorata antaŭ la okuloj
de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto)-- 6 Li diris: Ne
sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de
Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin
lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la
tero. 7 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia
Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj,
al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj,
kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la
Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis. 8 Tiele diras la Eternulo:
En la tempo de favoro Mi aŭskultos vin, kaj en la tago de savo Mi
helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la
popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn
posedaĵojn, 9 por diri al la malliberigitoj: Eliru! al la
troviĝantoj en mallumo: Montriĝu! Ĉe la vojoj ili paŝtiĝos, kaj
sur ĉiuj nudaj montetoj estos ilia paŝtejo. 10 Ili ne malsatos
nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia
Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.
11 Kaj Mi faros ĉiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos
ebene altigitaj. 12 Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de
nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim. 13 Ĝojkriu,
ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la
Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

14 Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min
forgesis. 15 Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne
kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne
forgesos. 16 Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas
ĉiam antaŭ Mi. 17 Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj
viaj ekstermantoj eliros for de vi. 18 Levu ĉirkaŭen viajn
okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi
vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon,
kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino. 19 Ĉar viaj
dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas
tro malvastaj por la loĝantoj, kaj viaj ekstermantoj estos
malproksimigitaj. 20 Viaj malaperintaj infanoj ankoraŭ diros en
viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke
mi povu loĝi. 21 Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi ĉi
tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpuŝita;
kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis ĉi tiuj?

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon
al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj
ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili
portos sur la ŝultroj. 23 Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj
iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos
antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi
ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos. 24
Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas
liberigi la kaptitojn de venkinto? 25 Sed tiele diras la
Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj
la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj
kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos. 26 Kaj al
viaj premantoj Mi manĝigos ilian propran karnon, kaj kiel de
mosto ili ebriiĝos de sia propra sango; kaj ekscios ĉiu karno, ke
Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la
Potenculo de Jakob.

Sekva Ĉapitro →