↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 48

1 Aŭskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la
nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj ĵuras
per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en
vero kaj ne en justeco. 2 Laŭ la sankta urbo ili sin nomas, kaj
je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia
nomo. 3 La estintajn okazintaĵojn Mi anoncis antaŭlonge, el Mia
buŝo tio eliris, kaj Mi ĝin aŭdigis; Mi agis subite, kaj ĉio
plenumiĝis. 4 Ĉar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo
estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra, 5 tial Mi anoncis
al vi antaŭlonge, Mi aŭdigis al vi, antaŭ ol tio plenumiĝis, por
ke vi ne diru: Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditaĵo
tion ordonis. 6 Vi aŭdis; rigardo do ĉion; ĉu vi ne devas mem
tion konfesi? Mi aŭdigis al vi nun aferojn novajn kaj kaŝitajn,
kiujn vi ne sciis. 7 Nun ili estas kreitaj, ne antaŭlonge; eĉ unu
tagon antaŭe vi ne aŭdis pri tio, por ke vi ne diru: Jen, mi
sciis pri ili. 8 Vi ne aŭdis, vi ne sciis, kaj via orelo antaŭe
ne estis malfermita; ĉar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento
de via naskiĝo oni ja nomas vin nefidindulo. 9 Pro Mia nomo Mi
prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi
ne ekstermu vin. 10 Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis arĝento;
Mi elprovis vin en la forno de mizero. 11 Por Mi, por Mi Mi tion
faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

12 Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael: tio estas Mi;
Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta. 13 Nur Mia mano fondis
la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la ĉielon; se Mi vokos
ilin, ili stariĝos kune. 14 Kolektiĝu vi ĉiuj kaj aŭskultu: kiu
inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos
Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la Ĥaldeoj.
15 Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis
lian vojon. 16 Alproksimiĝu al Mi, aŭskultu tion; de la komenco
Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komenciĝis,
Mi tie estis. Kaj ankaŭ nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo,
kaj Lia spirito. 17 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la
Sanktulo de Izrael: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas
vin por via utilo, kiu kondukas vin laŭ la vojo, kiun vi devas
iri. 18 Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus
kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro; 19 kaj via
idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel ĝiaj grajnetoj;
lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaŭ Mi.

20 Eliru el Babel, kuru el Ĥaldeujo, anoncu kun voĉo ĝojkria,
aŭdigu tion, disportu ĝin ĝis la fino de la tero, diru: La
Eternulo liberigis Sian servanton Jakob. 21 Kaj ili ne soifis en
la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili
akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo. 22 Sed por
la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.

Sekva Ĉapitro →