↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 47

1 Iru malsupren kaj sidiĝu sur polvo, ho virgulino filino de
Babel; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino de la Ĥaldeoj; ĉar
oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata. 2 Prenu manan
muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian
vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn. 3
Malkovriĝos via nudaĵo, kaj montriĝos via honto. Mi faros venĝon,
kaj Mi neniun indulgos. 4 Nia Liberiganto--Lia nomo estas
Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael. 5 Sidu silente kaj iru en
mallumon, ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin
estrino de regnoj. 6 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris
Mian heredaĵon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne
montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian
jugon; 7 vi diris: Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al
via koro, ne pensis pri la sekvoj.

8 Aŭskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras
en sia koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne
fariĝos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj. 9 Venos do
sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj
vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj,
malgraŭ la granda forto de viaj magiaĵoj. 10 Vi sentis vin
sendanĝera en via malboneco; vi diris: Neniu min vidas; via
saĝeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via
koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi. 11 Tial venos sur
vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin
malfeliĉo, el kiu vi ne povos vin elaĉeti, kaj surprizos vin
pereo, kiun vi ne antaŭvidis. 12 Restu do ĉe viaj magiaĵoj, kaj
ĉe viaj multaj sorĉoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble
vi povos profiti, eble vi fortiĝos. 13 Vi laciĝis de la multo de
viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la
esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili
savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin. 14 Jen, ili fariĝos kiel
pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la
forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek
fajro, antaŭ kiu sidi. 15 Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi
multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis
siaflanken, neniu vin savos.

Sekva Ĉapitro →