↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 46

1 Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al
bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj
bestoj. 2 Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon,
kaj mem iris en malliberecon.

3 Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de
Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj
estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro. 4 Ankaŭ ĝis
via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin
portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi
savos. 5 Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min,
ke ni estu similaj? 6 Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj
pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio
dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren, 7 levas lin sur
la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras,
ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas
kaj neniun savas el lia malfeliĉo.

8 Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho
pekantoj. 9 Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; ĉar
Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas
simila al Mi. 10 Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge
tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido
plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras. 11 Mi vokas de
oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi
diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos. 12
Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas
malproksimaj de la vero: 13 Mi alproksimigis Mian veron, por ke
ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos; kaj Mi
donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Sekva Ĉapitro →