↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 45

1 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin
je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn
de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por
ke la pordegoj ne estu ŝlositaj. 2 Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos
altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi
rompos. 3 Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj
riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis
vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael. 4 Pro Mia servanto Jakob kaj
pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis
vin, kvankam vi Min ne konis. 5 Mi estas la Eternulo, kaj ne
ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi
Min ne konis; 6 por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne
ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia, 7
kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas
malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.

8 Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton;
malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku.
Mi, la Eternulo, tion kreis.

9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj
de la tero! Ĉu diras argilo al sia potfaristo: Kion vi faras? via
faritaĵo estas malforta? 10 Ve al tiu, kiu diras al la patro: Por
kio vi naskigas? kaj al la patrino: Por kio vi turmentas vin per
naskado? 11 Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj
lia Kreinto: Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj
filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi. 12 Mi faris
la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la
ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn. 13 Mi starigis lin
por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos
Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek
pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.

14 Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la
komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj,
transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili
preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe
vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio. 15 Vere Vi estas Dio Sin
kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto. 16 Hontigataj kaj malhonorataj
ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.
17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne
estos hontigataj nek malhonorataj ĝis eterneco.

18 Ĉar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la ĉielo, Li estas
Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li
kreis ĝin, ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin, por ke ĝi
estu loĝata: Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia. 19 Ne
sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al
la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu
parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon. 20 Kolektiĝu kaj venu,
alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas
tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu
ne povas helpi. 21 Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu:
kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge?
ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio
vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi. 22 Turnu vin al Mi,
ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne
ekzistas alia. 23 Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto
ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango. 24
Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al
Li venos kaj hontos ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li. 25 Per la
Eternulo praviĝos kaj gloriĝos la tuta idaro de Izrael.

Sekva Ĉapitro →