↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 44

1 Sed nun aŭskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi
elektis. 2 Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj
helpas vin de post via naskiĝo: Ne timu, ho Jakob, Mia servanto,
kaj vi, ho Jeŝurun, kiun Mi elektis. 3 Ĉar Mi verŝos akvon sur la
soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian
spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn, 4
por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da
akvo. 5 Unu diros: Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin
per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo
kaj prenos al si la alnomon Izrael.

6 Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia
Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas
la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi. 7 Kaj kiu estas simila al
Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de
post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion,
kio estos kaj kio venos. 8 Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi
aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj
atestantoj. Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne
konas. 9 Ĉiuj, kiuj faras idolojn, estas vantaĵo, kaj iliaj
amataĵoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne
vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj. 10 Kiu faris
dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas? 11 Ĉiuj
partoprenintoj estos hontigataj, ĉar la majstroj estas ja el
homoj; ili ĉiuj kolektiĝu kaj stariĝu, ili ektimos, kaj ĉiuj kune
estos hontigataj. 12 Unu tranĉas la feron per ĉizilo, laboras per
karboj, formas ĝin per marteloj, kaj prilaboras ĝin per la forto
de sia brako; li eĉ malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas
akvon kaj laciĝas. 13 Alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro,
faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas
per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo, de bela homo, por ke
ĝi loĝu en la domo. 14 Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson
kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas
pinon, kiun la pluvo kreskigas. 15 Kaj tio servas al la homo kiel
hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaŭ faras fajron
kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorkliniĝas antaŭ
ĝi, li faras el ĝi idolon kaj adoras ĝin. 16 Parton el ĝi li
forbruligas en fajro, super parto li manĝas viandon, rostas
rostaĵon, kaj satiĝas; li ankaŭ varmigas sin, kaj diras: Ha, ha,
fariĝis al mi varme, mi eksentis fajron! 17 Kaj ĝian restaĵon li
faris dio, li faris el ĝi sian idolon; li adoras ĝin,
adorkliniĝas kaj preĝas al ĝi, kaj diras: Savu min, ĉar vi estas
mia dio. 18 Ili ne scias kaj ne komprenas, ĉar gluitaj estas
iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.
19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek
komprenon, por diri: Duonon de ĝi mi forbruligis en fajro, mi
ankaŭ bakis sur ĝiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj manĝis;
ĉu do el la restaĵo mi faros abomenindaĵon? ĉu ŝtipon da ligno mi
adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas,
kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras: Ĉu ne malveraĵon mi
havas en mia dekstra mano?

21 Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto;
Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de
Mi. 22 Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn
kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin. 23 Ĝojkriu, ho
ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero;
sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la
Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la
momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu
sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la
teron; 25 kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la
sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian
scion; 26 kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la
decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos
multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos
rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos; 27 kiu diras al
la maro: Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn; 28 kiu diras
pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn
dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo
estu refondata.

Sekva Ĉapitro →