↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 43

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj
kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos
vin laŭ via nomo, vi estas Mia. 2 Kiam vi transiros akvon, Mi
estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi
iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos. 3
Ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via
Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elaĉeton, Etiopujon kaj
Seban anstataŭ vi. 4 Ĉar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis
honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataŭ
vi kaj gentojn anstataŭ via animo. 5 Ne timu, ĉar Mi estas kun
vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi
vin kolektos. 6 Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne
retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de
la randoj de la tero, 7 ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj
kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis. 8 Elirigu la
popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj
tamen havas orelojn. 9 Ĉiuj nacioj kolektiĝu kune, kaj la popoloj
kunvenu; kiu el ili tion antaŭdirus aŭ anoncus al ni antaŭlonge?
ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni aŭdu,
kaj diru: Estas vero! 10 Vi estas Miaj atestantoj, diras la
Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj
kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaŭ Mi estis kreita
nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos. 11 Mi, Mi estas la Eternulo;
kaj krom Mi ekzistas nenia savanto. 12 Mi promesis kaj savis kaj
anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj
atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio. 13 De la komenco
de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraŭ Mia
mano; kiam Mi faras, kiu tion ŝanĝos?

14 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de
Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn
forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en
ploradon. 15 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de
Izrael, via Reĝo. 16 Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur
la maro kaj vojeton sur potenca akvo, 17 kiu elirigis ĉarojn kaj
ĉevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj ĉiuj kune falis kaj ne
leviĝos, senfajriĝis, estingiĝis kiel meĉo: 18 Ne rememoru tion,
kio estis antaŭlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la
tempo antikva. 19 Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi
tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en
senakva lando. 20 Gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj
strutoj; ĉar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva
lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis, 21 tiun popolon,
kiun Mi kreis por Mi, por ke ĝi rakontu pri Mia gloro. 22 Sed ne
Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael. 23
Vi ne alportadis al Mi viajn ŝafidojn de brulofero kaj ne
honoradis Min per viaj buĉoferoj; Mi ne servigis vin per
farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano. 24 Vi ne aĉetis por
Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de
viaj buĉoferoj; vi nur laborŝarĝis Min per viaj pekoj, lacigis
Min per viaj malbonagoj. 25 Mi, Mi forviŝas viajn krimojn pro Mi
mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros. 26 Rememorigu al Mi, kaj
ni faru juĝon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu. 27 Via
prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi. 28 Tial Mi
sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al
anatemo kaj Izraelon al malhonoro.

Sekva Ĉapitro →