↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 42

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun
favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos
justecon al la nacioj. 2 Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos
sur la stratoj sian voĉon. 3 Kanon rompetitan li ne rompos, kaj
meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon.
4 Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero
justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj. 5 Tiele diras
Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu
disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur
ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi: 6 Mi, la
Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano
kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por
la nacioj, 7 por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el
malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.
8 Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi
ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj. 9 Kio antaŭlonge
estis profetita, jen ĝi plenumiĝis, kaj novajn aferojn Mi
anoncas; antaŭ ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.

10 Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de
la tero, vi, kiuj ŝipveturas sur la maro, kaj ĉio, kio ĝin
plenigas, insuloj kaj iliaj loĝantoj. 11 Laŭtigu vian voĉon, ho
dezerto kaj ĝiaj urboj, la vilaĝoj, en kiuj loĝas Kedar; ĝojkriu
la loĝantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku. 12 Ili donu
honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la
insuloj. 13 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li
vekos fervoron, Li vokos kaj aŭdigos militan krion, Li montros
Sian potencon sur Siaj malamikoj. 14 Longe Mi silentis, estis
kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi
neniigos kaj englutos ĉion. 15 Mi dezertigos montojn kaj
montetojn, kaj ilian tutan verdaĵon Mi elsekigos; Mi faros la
riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos. 16 Mi kondukos la
blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas, laŭ irejoj por ili ne
konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaŭ ili Mi faros lumo, kaj
la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi
ilin ne forlasos. 17 Retiros sin malantaŭen, kovriĝos per honto
tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditaĵoj: Vi estas
niaj dioj.

18 Aŭskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi
vidu. 19 Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda,
kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia
elaĉetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo? 20 Vi
vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj,
sed ne aŭdas. 21 La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru
la leĝon granda kaj glora. 22 Sed tio estas popolo prirabita kaj
senhavigita; ili ĉiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kaŝitaj en
malliberejoj; ili fariĝis rabakiro, kaj neniu ilin savas,
kaptitaĵo, kaj neniu diras: Redonu. 23 Kiu el vi atentos ĉi tion,
komprenos kaj aŭskultos por la tempo estonta? 24 Kiu fordonis
Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? ĉu ne la
Eternulo, kontraŭ kiu ni pekis, ne volis iri laŭ Liaj vojoj kaj
ne aŭskultis Lian instruon? 25 Kaj Li elverŝis sur lin la ardon
de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon
ĉirkaŭe de li, sed li ne komprenis; Li ĵetis flamojn sur lin, sed
li ne prenis tion al sia koro.

Sekva Ĉapitro →