↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 41

1 Silentu antaŭ Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortiĝu; ili
alproksimiĝu kaj parolu; ni kune iru al juĝo. 2 Kiu vekis el la
oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li
naciojn kaj detronigis reĝojn, transdonis kiel polvon al lia
glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko. 3 Li
persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj
ne haltas. 4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn
de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi
estas la sama. 5 Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de
la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis. 6 Ĉiu helpas
sian proksimulon, kaj diras al sia frato: Estu kuraĝa! 7 Kaj la
skulptisto kuraĝigas la fandiston, la ladfaristo la forĝiston,
kaj li diras: La kuniĝo estas bona; kaj li fortikigas tion per
najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu.

8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho
idaro de Abraham, Mia amato, 9 vi, kiun Mi prenis de la finoj de
la tero kaj vokis de ĝiaj randoj, kaj al kiu Mi diris: Vi estas
Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpuŝis-- 10 ne timu, ĉar Mi
estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin
fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra
mano. 11 Jen hontiĝos kaj malhonoriĝos ĉiuj, kiuj koleras kontraŭ
vi; viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos. 12 Vi serĉos
ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi;
la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj
neekzistaĵo. 13 Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian
dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos. 14 Ne
timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la
Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael. 15 Jen
Mi faros vin draŝilo akra, nova, dentohava; vi draŝos montojn kaj
disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumaĵo. 16 Vi
disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin
disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la
Sanktulo de Izrael. 17 La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon,
sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo,
aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin. 18 Sur
nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn,
dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.
19 En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon;
Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune; 20 por ke
ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la
Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.

21 Prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo; antaŭmetu viajn
argumentojn, diras la Reĝo de Jakob. 22 Ili alvenu, kaj diru al
ni, kio fariĝos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la
komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aŭ sciigu al ni
tion, kio estos. 23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni
eksciu, ke vi estas dioj; ĉu vi faros bonon, ĉu malbonon, ni
miros kaj vidos kune. 24 Sed jen vi estas neniaĵo, kaj via agado
estas neniaĵo; abomenindaĵon oni elektas en vi.

25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la leviĝejo de la suno
li proklamas Mian nomon; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto,
kaj kiel potfaristo piedpremas argilon. 26 Kiu tion diris antaŭe,
por ke ni sciu? kaj antaŭlonge, por ke ni diru: Li estas prava?
Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu aŭdis viajn
vortojn. 27 Mi la unua diris al Cion: Jen ili estas; kaj al
Jerusalem Mi donis sciiganton. 28 Mi rigardis, kaj neniu estis;
inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili
respondu. 29 Jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro,
vento kaj senenhavaĵo estas iliaj fanditaj idoloj.

Sekva Ĉapitro →