↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 40

1 Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. 2 Parolu al la
koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia
batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano
de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.

3 Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la
Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. 4 Ĉiu valo
leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo
fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. 5 Kaj aperos la
majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de
la Eternulo parolis. 6 Voĉo diras: Proklamu! sed li diras: Kion
mi proklamu? Ĉiu karno estas herbo, kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel
kampa floreto. 7 Sekiĝas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de
la Eternulo blovetas sur ĝin; vere, la popolo estas herbo. 8
Sekiĝas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas
eterne.

9 Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu
potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem, laŭtigu, ne
timu; diru al la urboj de Judujo: Jen estas via Dio! 10 Jen la
Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen
Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li. 11 Kiel
paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la
ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li
kondukos.

12 Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per
la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis
per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso? 13 Kiu
gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian
konsilon? 14 De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj
instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj
konigu al Li la vojon de saĝeco? 15 Jen la popoloj estas kiel
guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li
disŝutas la insulojn, kiel polveretojn. 16 Lebanon ne sufiĉus por
fajro, kaj ĝia bestaro ne sufiĉus por bruloferoj. 17 Ĉiuj nacioj
estas antaŭ Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj
senvaloraĵo. 18 Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similaĵon vi
kontraŭstarigos al Li? 19 Ĉu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun
oraĵisto kovras per oro kaj ornamas per arĝentaj ĉenoj? 20 Kiu
estas tro malriĉa por la oferdono, tiu elektas lignon ne
putrantan, serĉas kompetentan skulptiston, por fari idolon
fortikan. 21 Ĉu vi ne scias? ĉu vi ne aŭdis? ĉu ne estis dirite
al vi antaŭlonge? ĉu vi ne komprenas detempe de la fondado de la
tero? 22 Li sidas super la rondo de la tero, kaj ĝiaj loĝantoj
estas kiel lokustoj; Li etendas la ĉielon kiel maldikan teksaĵon
kaj distiras ĝin kiel tendon por loĝado; 23 Li faras la princojn
neniaĵo, la juĝistojn de la tero Li faras neekzistaĵo, 24 kvazaŭ
ili ne estus plantitaj, kvazaŭ ili ne estus semitaj, kvazaŭ ilia
trunko ne havus radikon en la tero: apenaŭ Li blovetis sur ilin,
ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn. 25 Kaj
al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la
Sanktulo. 26 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis
tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin
ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo
neniu kaŝiĝos.

27 Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael: Mia vojo
estas kaŝita antaŭ la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion? 28
Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna,
la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne
senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla. 29 Li donas forton al
la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30
Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas; 31 sed tiuj,
kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la
flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne
senfortiĝas.

Sekva Ĉapitro →