↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 39

1 En tiu tempo Merodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel,
sendis leteron kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke li estis
malsana kaj resaniĝis. 2 Kaj Ĥizkija ĝojis pri ili, kaj montris
al ili sian trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn
kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj ĉion, kio
troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus
al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo. 3 Kaj venis la
profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis
tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El
lando malproksima ili venis al mi, el Babel. 4 Kaj li diris: Kion
ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis: Ĉion, kio estas en
mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en
miaj trezorejoj. 5 Tiam Jesaja diris al Ĥizkija: Aŭskultu la
diron de la Eternulo Cebaot: 6 Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio
estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago,
estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo. 7
Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni
prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de
Babel. 8 Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la
Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj
vero en mia tempo.

Sekva Ĉapitro →