↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 36

1 Tio estis en la dek-kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, eliris
Sanĥerib, reĝo de Asirio, kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de
Judujo, kaj venkoprenis ilin. 2 Kaj la reĝo de Asirio sendis
Rabŝaken el Laĥiŝ en Jerusalemon al la reĝo Ĥizkija kun granda
militistaro; kaj li stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto,
ĉe la vojo de la kampo de fulistoj. 3 Kaj eliris al li Eljakim,
filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj
Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto. 4 Kaj Rabŝake diris al ili:
Diru al Ĥizkija: Tiele diras la granda reĝo, la reĝo de Asirio:
Kio estas la fido, kiun vi fidas? 5 Mi opinias, ke tio estas nur
buŝa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun
kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraŭ mi? 6 Jen vi fidas la apogon
de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi,
eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de
Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin. 7 Eble vi diros al mi: La
Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies
altaĵojn kaj altarojn Ĥizkija forigis, dirante al Judujo kaj
Jerusalem: Antaŭ ĉi tiu altaro adorkliniĝu. 8 Nun provu konkuri
kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil
ĉevalojn--ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili? 9 Kiel vi povas
forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia
sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj? 10
Cetere, ĉu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraŭ ĉi tiun
landon, por ruinigi ĝin? La Eternulo diris al mi: Iru kontraŭ ĉi
tiun landon kaj ruinigu ĝin. 
11 Tiam Eljakim kaj Ŝebna kaj Joaĥ
diris al Rabŝake: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria,
ĉar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaŭ la oreloj de la
popolo, kiu estas sur la murego. 12 Sed Rabŝake diris: Ĉu al via
sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn?
ĉu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por manĝi sian
ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi? 13 Kaj Rabŝake
stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo Jude, dirante: Aŭskultu la
vortojn de la granda reĝo, la reĝo de Asirio. 14 Tiele diras la
reĝo: Ĥizkija ne forlogu vin; ĉar li ne povos savi vin. 15 Kaj
Ĥizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: La Eternulo certe
nin savos, ĉi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la
reĝo de Asirio. 16 Ne aŭskultu Ĥizkijan; ĉar tiele diras la reĝo
de Asirio: Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj manĝu ĉiu el
sia vinberĝardeno kaj ĉiu de sia figarbo kaj trinku ĉiu la akvon
de sia puto; 17 ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al
via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj
vinberĝardenoj. 18 Ĥizkija ne forlogu vin per la vortoj: La
Eternulo nin savos. Ĉu la dioj de la nacioj savis ĉiu sian landon
el la manoj de la reĝo de Asirio? 19 Kie estas la dioj de Ĥamat
kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj ĉu ili savis
Samarion el miaj manoj? 20 Kiu el ĉiuj dioj de tiuj landoj savis
sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el
miaj manoj? 21 Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; ĉar
estis ordono de la reĝo: Ne respondu al li. 22 Kaj Eljakim, filo
de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ,
filo de Asaf, la kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj
vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabŝake.

Sekva Ĉapitro →