↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 35

1 Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj
ekfloros kiel lilio. 2 Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos
kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de
Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston
de nia Dio.

3 Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la
ŝanceliĝantajn genuojn. 4 Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj
en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos
venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin. 5 Tiam
malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la
surduloj malfermiĝos. 6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj
la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo
kaj en la stepo riveroj. 7 Kaj la fantoma lago fariĝos reala, kaj
la tero senakva fariĝos fonto de akvo; la loĝloko de ŝakaloj
fariĝos loko por kano kaj junko. 8 Kaj estos tie irejo kaj vojo,
kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar
nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne
eraros. 9 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur ĝi, ne
troviĝos tie; iros nur savitoj. 10 Kaj la elaĉetitoj de la
Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna
estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj
forflugos afliktoj kaj ĝemado.

Sekva Ĉapitro →