↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 37

1 Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj
ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo. 2
Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la
skribiston, kaj la plejaĝulojn de la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per
sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc. 3 Kaj ili diris al li:
Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de
puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la
utero, sed forestas forto por naski. 4 Eble aŭdos la Eternulo,
via Dio, la vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio,
lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la
vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la
restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas. 5 Kaj la servantoj de la reĝo
Ĥizkija venis al Jesaja. 6 Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu
al via sinjoro: Tiele diras la Eternulo: Ne timu la vortojn,
kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo
de Asirio. 7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon,
li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia
lando.

8 Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta
kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ. 9 Kaj venis
sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome: Li eliris, por militi
kontraŭ vi. Kiam li tion aŭdis, li sendis senditojn al Ĥizkija
kun la sekvanta komisio: 10 Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de
Judujo: Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem
ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio. 11 Vi
aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj,
ruiniginte ilin; ĉu vi do saviĝos? 12 Ĉu ilin savis la dioj de la
nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj
Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar? 13 Kie estas la
reĝo de Ĥamat kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo
Sefarvaim, de Hena kaj Iva? 14 Ĥizkija prenis la leteron el la
manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la
Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo. 15 Kaj
Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, dirante: 16 Ho Eternulo Cebaot,
Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super
ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron; 17
klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho
Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu ĉiujn vortojn de
Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan. 18 Estas
vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis ĉiujn regnojn kaj
ilian teron, 19 kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis
ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, ili
ekstermis ilin. 20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin
kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi,
ho Eternulo, estas sola.

21 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Koncerne tion, kion vi preĝis
al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio, 22 jen estas tio, kion diris
pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga filino de
Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem. 23 Kiun
vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj
alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael! 24 Per
viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia
multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la
randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn
plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton,
ĝian ĝardensimilan arbaron. 25 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi
sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.
26 Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo
antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj
urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj. 27 Kaj iliaj loĝantoj
senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel
herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj,
kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo. 28 Sed vian sidon
kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron
kontraŭ Mi. 29 Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via
aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn
nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos
vin per la sama vojo, per kiu vi venis. 30 Kaj jen estas por vi
la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en
la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj
rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
31 Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos
malsupre kaj donos fruktojn supre. 32 Ĉar el Jerusalem devenos
restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo
Cebaot tion faros. 33 Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de
Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj
ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon. 34
Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun
urbon li ne eniros, diras la Eternulo. 35 Mi defendos ĉi tiun
urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

36 Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de
la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni
ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj. 37 Kaj Sanĥerib, la
reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en
Nineve. 38 Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ,
liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem
ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia
filo Esar-Ĥadon.

Sekva Ĉapitro →