↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jesaja

Ĉapitro 34

1 Alproksimiĝu, popoloj, por aŭskulti; kaj atentu, ho gentoj;
aŭskultu la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj
ĝiaj produktoj. 2 Ĉar indignas la Eternulo kontraŭ ĉiuj popoloj
kaj flame koleras kontraŭ ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin,
eldonis ilin al buĉado. 3 Kaj iliaj mortigitoj estos disĵetitaj,
kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj
trapenetriĝos de ilia sango. 4 Kaj velkos la tuta estaĵaro de la
ĉielo, kaj la ĉielo kuneruliĝos kiel skribrulaĵo; kaj ĝia tuta
estaĵaro defalos, kiel defalas folio de vinberbranĉo kaj
velkintaĵo de figarbo. 5 Ĉar Mia glavo ebriiĝis en la ĉielo; jen
ĝi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por
fari juĝon. 6 La glavo de la Eternulo estas plena de sango,
grasiĝis de sebo, de sango de ŝafoj kaj kaproj, de sebo de ŝafaj
renoj; ĉar buĉoferadon la Eternulo aranĝos en Bocra kaj grandan
buĉadon en la lando de Edom. 7 Kaj falos bubaloj kun ili, kaj
bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de
sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo. 8 Ĉar tio estas
tago de venĝo de la Eternulo, jaro de repago pro la juĝafero de
Cion. 9 Kaj liaj riveroj aliformiĝos en peĉon kaj lia polvo en
sulfuron, kaj lia tero fariĝos brulanta peĉo. 10 Nek tage nek
nokte ĝi estingiĝos, eterne leviĝados ĝia fumo; de generacio al
generacio ĝi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur ĝi. 11
Ekposedos ĝin pelikano kaj botaŭro, kaj gufo kaj korvo loĝos sur
ĝi; kaj Li etendos super ĝi rektoŝnuron de ruinigo kaj vertikalon
de detruo. 12 Ĝi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami
regnon, kaj ĉiuj ĝiaj princoj malaperos. 13 Kaj en ĝiaj palacoj
kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur ĝiaj fortikaĵoj kreskos
pikarbustoj; kaj ĝi estos loĝejo de ŝakaloj, spaco por strutoj.
14 Kaj renkontiĝos tie sovaĝaj katoj kun sovaĝaj hundoj, kaj
virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por
si ripozejon. 15 Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj
kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektiĝos unu al
alia. 16 Serĉu en la libro de la Eternulo, kaj legu: eĉ unu el
ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; ĉar Lia buŝo tion
ordonis kaj Lia spirito tion kolektas. 17 Kaj Li mem lotumis por
ili, kaj Lia mano dividis por ili laŭ rektoŝnuro; ili heredos
tion por ĉiam, de generacio al generacio ili loĝos tie.

Sekva Ĉapitro →